KAEST festis sian 40-jariĝon

La 19a KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) okazis de la 18a ĝis la 21a de oktobro 2018 en la urbeto Modra-Harmónia, Slovakio. Ĝi estas jam la kvina konferenco, kiun ekde 2010 organizis E@I (Edukado@Interreto), neregistara asocio baziĝanta en Slovakio. Dum 2018 oni tamen festas datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ 40 jaroj: ĝin unuafoje okazigis la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj en la jaro 1978.

Ĉi-jare partoprenis 69 homoj el 13 landoj por fari aŭ aŭskulti pli ol 30 prelegojn pri evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko (kio estis la ĉeftemo de ĉi-jara konferenco), aŭ pri aliaj temoj. La prelega programo estis riĉe reprezentita de vere buntaj fakoj kaj diversspecaj sciencistoj kaj/aŭ teknikistoj. Jen kelkaj el ili:

Orlando Raola el Usono prezentis la problemaron de la kemiaj elementoj pere de sia prelego “La Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj: Cent kvindek jaroj post Mendelejev”.
Marek Blahuš el Ĉeĥio prezentis temon de relative nova scienco: “Genetika genealogio – nova paradigmo en la studo de deveno kaj parenceco”.
Jozef Reinvart, slovaka diplomato kaj EEU-estrarano prezentis rezultojn de la lingvo-politika MIME-projekto: “Vademecum de multdisciplina projekto “Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo”.
Carlos Spínola el Hispanio parolis pri la temo “Gravitaj kaptiloj en planedaj sistemoj: Lagranĝaj punktoj kaj nova paradigmo de kosma esplorado”.
Francesco Maurelli, TEJO-estrarano, proponis la temon “La rolo de scienco en la UN-Celaro 2030: vojoj al daŭripova mondo”.
Petro Baláž prezentis du temojn, la unua estis pri la novaj projektoj de E@I, kaj la dua havis la titolon “Moderna edukado kaj nuna mondo – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?”

KAEST

Unuafoje en KAEST pluraj prelegoj estis filmitaj kaj rekte elsendataj rete (videblaj en la Youtube-kanalo “11pably”). Tion ni dankas ĉefe al la filmisto Pavol Kaščák kaj la malavara subteno de ESF. Tiuj filmitaj prelegoj ankaŭ troveblas pere de la retejo de KAEST 2018 http://kaest2018.ikso.net. Ankaŭ la “neĉeftemajn” prelegojn oni filmis sed tiuj bezonas teknikan prilaboron kaj aperos en la jutubo pli poste.

Krome okazis amuzaj programeroj: dum la aranĝo eblis provi la danctapiŝan seriozan ludon Paŝklaku, kiun kreis Kryštof Klestil dum sia volontulado ĉe E@I kadre de Eŭropa Volontula Servo. Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr siaflanke prezentis Tiel La Viv’, rolludon, kies celo estas konsciigadi pri malhelpoj, kiujn povas renkonti diversgrupaj homoj, ekzemple samseksemaj, fremdaj aŭ handikapitaj.

Inter aliaj eksterprelegejaj programeroj okazis vingustumado dum la vendreda vespero kaj agrabla suna ekskurso al kastelo Červený Kameň dimanĉe posttagmeze. Dum la konferenco funkciis libroservo kaj “lib(e)ra interŝanĝo” por homoj, kiuj ŝatas donaci siajn superfluajn librojn anstataŭ lasi ilin sur breto.

La prelegoj de KAEST kiel kutime aperos ankaŭ libroforme

Ĉiuj interesatoj estas bonvenaj por denova festa, la 20a KAEST, kiu okazos en oktobro 2020!

Salomé Hug
EVS-volontulo en E@I

Fotoj: Pavol Kaščák

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/kaest-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi