Estas mirinda afero, ke ekzistas Esperanto-literaturo

Intervjuo kun Sten Johansson

Sten JohanssonSten Johansson [pron.: Júhanson] estas aŭtoro de dudeko da originalaj novelaroj kaj romanoj, inter kiuj ankaŭ facilaj legaĵoj. Li kreis kaj redaktas la retejon “Originala Literaturo Esperanta” (OLE), verkis plurajn recenzojn kaj literaturajn eseojn. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare aperis lia nova romano Marina ĉe la limo. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de Paweł Fischer-Kotowski, vicredaktoro de La Ondo de Esperanto.

Kiel okazis, ke vi komencis verki en Esperanto? Ĉu vi verkis pli frue en via denaska lingvo?

Mi unue provis verki svede, sed trovis nek temojn nek bonan stilon. Esperanto fariĝis ia prova tereno por mia verkado, kaj poste mi dum periodoj verkis alterne aŭ paralele svede kaj esperante, precipe novelojn.

Vi verkas ankaŭ en facila lingvaĵo. Ĉu el la vidpunkto de verkisto tio estas pli aŭ malpli facila ol kiam oni verkas en “normala” Esperanto?

Estas pli malfacile verki facile. Mi lernis tion iom post iom. Parolante pri facila lingvaĵo oni ofte atentas nur la nombron kaj oftecon de vortoj aŭ radikoj, sed same aŭ eĉ pli grava estas simplaj, klaraj frazoj kaj intrigo facile sekvebla. Kaj mi konstatis kontraŭvole, ke almenaŭ por mi la simpla lingvaĵo foje influas ankaŭ la enhavon kaj donas al tiu ian naivan trajton. Sed tiam mi klopodis konscie uzi tiun trajton kiel stilan rimedon.

Lastatempe vi regalas la publikon per nova romano ĉiun duan jaron, ĉi-jare la eldonejo Mondial surmerkatigis vian novan romanon eĉ pli frue, nur unu jaron post la antaŭa. Ĉu vi intencas teni tiun rapidan ritmon?

Nu, tio dependas de inspiro, kapablo kaj – eldonisto, ĉu ne? Mi nun laboras pri nova romano, kiun mi eble finos en 2019, sed neniu certeco ja ekzistas.

Kiel vi laboras pri novaj verkoj? Ĉu, kiel multaj verkistoj, vi havas iujn kutimojn aŭ ritojn ligitajn kun la elpensado de intrigo kaj verkado? De kie venas ideoj por viaj noveloj kaj romanoj?

Ritojn ne (krom eble ke mi ŝatas skribi mane en ĉina notlibro kun silka kovrilo, ofte en kafejoj). Por la intrigoj mi ne vere scias, de kie origine aperas la ideoj. Iufoje mi verkas laŭ klara plano, alifoje pli spontane. Sed mi ĉiam multege prilaboras, ŝanĝas, aldonas, redaktas, kaj mi ĉiam poste petas konsilojn kaj kritikojn de bonaj provlegantoj, ne nur pri la lingvaĵo sed ankaŭ pri intrigaj aferoj, se eble.

Ĉu ankaŭ opinioj de ordinaraj legantoj influas vin? Ĉu vi havas kontakton kun la publiko? Estas nature, ke por E-verkisto tio estas malpli facila. Kiel tio aspektas en via kazo?

Bedaŭrinde, mi havas malmulte da kontakto kun legantoj, sed kiam mi ricevas komentojn, tio ja ĝojigas min. Ĉu ili influas la pluan verkadon, mi ne povas diri. Verŝajne tio validas ĉefe en la okazo de provlegantoj, eble iufoje ankaŭ pro trafa recenzo.

Marina ĉe la limoKaj kiomgrade la vera vivo servas kiel inspiro por via fikcio, ekzemple en El ombro de l’ tempo?

Jam delonge mi klopodas ekspluati proprajn sentojn, memorojn, dilemojn ktp, sed planti ilin en plene fikcian rakonton. Ĉar mi verkas en realisma ĝenro, tiun rakonton mi spicas per detaloj el la realo, ĉu el propraj travivaĵoj, ĉu alimaniere trovitaj, ekzemple per guglado. Krome mi ofte enplektas novaĵojn kaj temojn de la aktuala socio – plej multe en Marina ĉe la limo. En El ombro de l’ tempo mi eĉ pli ol antaŭe uzis proprajn memorojn por la medio kaj detaloj, sed la bazaj intrigo kaj personoj estas same fikciaj kiel kutime. Tamen mi supozas ke ĉiuj miaj protagonistoj enhavas iom da trajtoj el la aŭtora memo, sed tio okazas ne intence sed iel aŭtomate, neeviteble.

Vi kreis la retejon “Originala Literaturo Esperanta” (http://esperanto.net/literaturo), kiu sen ajna dubo estas la plej bona fonto de informoj pri la originalaj Esperanto-libroj. Kiam kaj kial vi eklaboris pri tiu projekto?

En la jaro 2000 mi volis kompletigi kaj aktualigi ekzistantajn listojn pri originalaj romanoj kaj publikigi la rezulton en Interreto. Iel senintence tiu listo multobliĝis, ĉar mi trovis inde aldoni informojn pri novelaroj, poemaroj ktp, kaj ankaŭ liston pri la aŭtoroj de tiuj verkoj. Plej multe la afero ekŝvelis, kiam mi komencis kolekti recenzojn pri la verkoj.

Ĉu tiu kolekto de recenzoj estas jam pli-malpli kompleta? Se ne, ĉu oni povas helpi vin kaj sendi plian materialon?

Ĝi ne estas kaj neniam estos kompleta. Unue, mankas materialo el pluraj gazetoj kaj el kelkaj periodoj de konataj gazetoj. Due, ja ĉiam aldoniĝos nove publikigitaj recenzoj, kvankam pli kaj pli malofte, bedaŭrinde. Do, por OLE mi ĉiam volonte akceptas kontribuaĵojn malnovajn kaj novajn, prefere retpoŝte al stenjo@hotmail.com.

Kion vi opinias pri la streboj de la Esperanta PEN-Centro kandidatigi Esperantan aŭtoron por la Nobelpremio pri literaturo? Ĉu inda strebo aŭ ĥimera projekto? Kiun vi vidus kiel eventualan kandidaton?

Ankaŭ la tielnomata Akademio Literatura de Esperanto proponas kandidatojn, ĉu ne? Laŭ mi tio estas nur stultaĵo. La originala esperanta literaturo estas tre fora de nobelpremia nivelo, pro kialoj tute naturaj. Fakte estas sufiĉe mirinda afero ke entute ekzistas tia literaturo, ĉe ia ajn nivelo.

Nu, la nivelo verŝajne ne altiĝos, se la publiko ne grandiĝos kaj ne kreskos interesiĝo de la esperantistaro. La tendenco ŝajnas esti malfavora kaj tiuj, kiuj povus provi influi ĝin – precipe UEA – ne impresas zorgi pri la afero.

Konsentite. La kulturaj ambicioj de UEA evidente ne estas grandaj, krom eble koncerne la Belartajn Konkursojn. Tiuj ja estas bona rimedo por veki intereson pri literaturo, sed ŝajne ankaŭ ili iom post iom perdas signifon. Alia ĉiama apartaĵo de la Esperanta mondo estas, ke oni emas prijuĝi ĉion – ankaŭ literaturon – el ekskluzive lingva vidpunkto. Nu, literaturaj verkoj ja tre gravas por Esperanto, ĉar ili helpas ŝtopi breĉojn, kie la lingvo apenaŭ estas praktike uzata. Tamen la plej granda signifo de ĉia literaturo estas riĉigi, vastigi kaj profundigi la vivospertojn de homoj, ne nur kontribui al la lingvo.

Kiel vi karakterizus la Esperantan literaturon ĝenerale? Kiuj trajtoj – krom la lingvo de la originalo – karakterizas la verdajn librojn?

Jen interesa kaj malfacila demando. Karakterizas ĝin diverseco kaj malkohero, sed tio ne nepre estas malbona. Unueca literaturo sonus al mi iom timiga! Bedaŭrinde, superregas etoso malmoderna, kvazaŭ ĉio okazus kun malfruiĝo de kelkaj jardekoj. La moderna reala vivo ne ofte penetras en Esperantajn verkojn. Krome kompreneble regas amatoreco de ĉio, ekde verkado ĝis eldonado kaj recenzado, kio tamen ja estas sufiĉe natura. Oni povus atendi ke la Esperanta literaturo ofte traktus aferojn internaciajn aŭ diverskulturajn, sed ial tio okazas nur malofte.

Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-verkisto?

Malfacilas elekti unu. El nuntempuloj mi mencius Spomenka Štimec kaj Mikaelo Bronŝtejn. El pli fruaj – eble Endre Tóth kaj Ferenc Szilágyi. Sed aliokaze mi eble mencius aliajn.

Svedio elstaras sur la kampo de librolegado. Averaĝa svedo legas ĉiutage dum 20 minutoj, la libromerkato kaj interesiĝo pri libroj estas pli grandaj ol en aliaj landoj. Ĉu vi havas konsilon, kiel la Esperanto-komunumo povus ĉerpi el la svedaj spertoj pri vigligado de la literatura vivo?

Tiuj dudek minutoj estas novaĵo por mi. Eble oni tenu sin iomete skeptika al tiaj mezuroj. Ĉe ni en la lastaj jardekoj furoras la leĝera literaturo, precipe krimromanoj de sufiĉe varia valoro. Tamen certe ja estas bone, ke homoj legas, ĉu bildstriajn rakontojn, ĉu la verkaron de Marcel Proust, fakte ne plej gravas. Mi bedaŭras ke la Esperanto-gazetoj ŝajne perdis ĉian intereson pri literaturo. Iam nova verko – originala aŭ tradukita – estis konsiderata grava novaĵo. Hodiaŭ oni apenaŭ plu eĉ mencias ĝin, des malpli recenzas. Ankaŭ la vendado de libroj evidente ege ŝrumpis. Kion fari? Mi vere ne scias. Sed eble tiuj, kiuj klopodas disvastigi kaj instrui la lingvon fojfoje devus demandi sin, por kio la lernantoj uzu la lernatan lingvon. “Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas – ni semas kaj semas konstante”. Bone, sed eble utilus ankaŭ iomete sterki…

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Originalaj verkoj de Sten Johansson en Esperanto

Denaska kongresano (novelaro 1992),
Ĝis revido, krokodilido! (novelaro 1996),
Interkona mateno (teatraĵoj 1996),
Mistero ĉe Nigra Lago (romaneto por infanoj 1997),
Falĉita kiel fojno (krimromano 1997),
Trans maro kaj morto (krimromano 1999),
Neĝo kaŝas nur… (krimromano 2001),
La krimo de Katrina (facil-lega rakonto 2001),
Dis! (romano 2001),
Kion ajn (facil-lega rakonto 2002),
Vojaĝo kun Katrina (facil-lega rakonto 2002),
Memor’ mortiga (krimromano 2003),
Katrina malfruas (facil-lega rakonto 2004),
Pasteĉo (25 stilpastiĉoj 2005),
Amaro (novelaro 2005),
Kroze – proze (literatura esearo 2013),
Marina (romano 2013),
Skabio (romano 2015),
Kiam la vento turniĝos (bit-libra novelaro 2015),
El ombro de l’ tempo (romano 2017),
Marina ĉe la limo (romano 2018).

Ĉi tiu intervjuo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/johansson-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Estas mirinda afero, ke ekzistas Esperanto-literaturo1

  1. Vjaĉeslav diras:

    Dankon pro la tre interesa intervjuo!

Respondi