Post 11-jara paŭzo denove en Arras

ArrasPost 11 jaroj nia asocio Arras-Esperanto, okaze de sia 25-jariĝo, organizis la duan LingvoFestivalon kun la financa helpo de la NordFrancia Esperanto-Federacio. Ankaù la suno sin invitis la 30an de septembro en la bela ĵus renovigita Kultura Oficejo de la urbo. 25 lingvoj estis prezentitaj (po kvin lingvoj ĉiuhore en kvin diversaj salonoj) laŭ la skemo de Dennis Keefe. La lingvo Esperanto estis prezentita sesfoje.

Ni anoncis la eventon per bela profesia afiŝeto, 500 flugfolioj, kvar artikoloj en la loka gazetaro kaj unu longa intervjuo en la regiona radio. La ŝatantoj de lingvoj venis sufiĉe nombraj, ĉirkaù 200 personoj, kiuj povis ankaù spekti tri ekspoziciojn: “Esperanto dum la unua mondmilito”, “Esperanto kaj la lingvodiverseco”, kaj artaj pentraĵoj de unu el niaj klubaninoj. La libroservo de FEL montris la literaturan riĉecon de nia Esperanto-kulturo.

Vespere brila koncerto de JoMo en 25 lingvoj kronis tiun belan tagon.

Baldaŭ ni malfermos novan kurson. Ĉu ni gajnos 25 komencantojn?

Edmond kaj Arlette Plutniak

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/francio-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi