BET-55: Kaŝi koncertos en Panevėžys

Kaŝi

Kiel kutime en la Litoviaj BEToj, ankaŭ en la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys, la partoprenantoj povos ĝui ĉiutagan artan programon de Litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos ankaŭ Kaŝi.

Kaŝi estas la artista nomo de Carsten Schnathorst – blinda muzikisto, komponisto kaj kantisto el Hamburgo. Li ludas la pianon kaj kantas en la grupo The Living Music Box, sed ankaŭ en solkoncertoj. Kutime Kaŝi komponas en la angla lingvo, sed en 2013 li komencis komponi ankaŭ en Esperanto.

En 2014 li unuafoje koncertis en Esperantujo: tio okazis en Somera Esperanto-Studado (Slovakio); sekvis pliaj koncentoj en kongresoj kaj renkontiĝoj en Germanio kaj alilande, inkluzive de la 101a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio). En Varsovio kaj Vroclavo (Pollando) li kantis kun Ĝojo. En siaj koncertoj li kutime kantas Esperante, angle kaj hispane.

En 2018 aperis lia unua albumo kun la titolo Rememorante.

Venont-somere en Panevėžys Kaŝi koncertos kun kanzonoj propraj kaj internacie konataj.

Auskultu kaj spektu lian kanzonon Amu min!

Pliaj informoj pri BET-55 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi