Ekskurso tra la tri baltaj landoj: Litovio, Latvio, Estonio

Panevėžys – Nacia parko de Aukštaitija – Vilno – Trakai – Šiauliai – Monto de krucoj – Rundale – Rigo – Tallino – Helsinko – Lahtio (7 tagoj)

14.07. Panevėžys – Molėtai (95 km)
Post la fermo de BET-55 ni forveturos el Panevėžys al Molėtai kaj survoje vizitos etnokosmologian muzeon. Ĝi estas la unua kaj sola tiutipa muzeo en la mondo. Ĝia esenco estas rilatoj de la homaro kun la kosma mondo.
Vespermanĝo kaj tranokto en ripozdomo ĉe lago.

15.07. Molėtai – Ignalina – Vilno (175 km)
Matenmanĝo. Forveturo al la nacia parko de Aukštaitija. Ĝi estas la plej malnova nacia parko en Litovio, fondita en 1974. En ĝi estas pli ol 80 lagoj. De sur montetoj de la parko videblas pitoreskaj lagoj. Unue ni haltos en Ginučiai ĉe malnova akvomuelejo de la 19a jarcento, kiu, laŭ rakontoj de lokanoj, famas pro petolado de diabloj. Ni vidos belegan panoramon de la monteto Ladakalnis, kiun ĉirkaŭas ses lagoj. Ni daŭrigos al muzeo de abelbredado, kie nin renkontos statuo de la abela dio Babilas. Vizitante la ekspozicion, ni konatiĝos kun la abelbredado ekde pratempo ĝis nuntempo, kaj kun diversaj specoj de mielo. Estas interese scii, ke por kolekti unu kuleron da mielo laboremaj abeloj devas “labori” dum unu tago.
Tagmanĝo. Poste ni veturos por ekscii, kiel oni bakas la tradician “dornan” kukon šakotis, Vi povos partopreni en la bakado kaj gustumi vian produktaĵon kun kafo.
Forveturo al Vilno. Vespermanĝo kaj tranokto en Vilno.

16.07. Vilno – Trakai – Šiauliai (265 km)
Matenmanĝo. Konatiĝo kun la malnova urbocentro de Vilno – la ĉefurbo de Litovio, enskribita en la listo de heredaĵo de Unesko. Post la ekskurso ni veturos al la malnova ĉefurbo de Litovio – Trakai. Survoje okazos tagmanĝo. La insula kastelo de Trakai, ĉirkaŭita de lagoj, estas unu el la plej vizitataj lokoj de Litovio. Trakai estas hejmloko de la karaima minoritato. Ilin kune kun tataroj en la 14a jarcento venigis la granda duko Vytautas la Granda. La urbeto nun estas parto de la historia nacia parko de Trakai. Trakai famas per karaimaj pladoj kibinai. Oni ne povas forveturi sen gustumi ilin.
Forveturo al Šiauliai, la kvara plej loĝata urbo en Litovio. Vespermanĝo kaj tranokto en Šiauliai.

17.07. Šiauliai – Rundale – Rigo (130 km)
Matenmanĝo. Konatiĝo kun la urbo. Forveturo al la unika Monto de krucoj, la sola en la mondo kun pli ol 50 mil krucoj kaj krucetoj.
Tagmanĝo. Forveturo al Latvio. Alveno al la palaco Rundale – unu el la plej famaj barokaj palacoj en Latvio. Ĝi estas nomata la malgranda Versajlo. Iam ĝi estis somera rezidejo de la reganto de Kurlando Ernesto Biron. La palacon projektis la fama itala arkitekto F. B. Rastrelli.
Forveturo al Rigo – la ĉefurbo de Latvio. Vespermanĝo kaj tranokto en Rigo.

18.07. Rigo – Tallino (280 km)
Matenmanĝo. Piedira ekskurso tra la malnova parto de Rigo. La urbo etendiĝas ĉe la Riga golfo de la Balta Maro ĉe la riverbuŝo de Daugava. Rigo famas per la secesia stilo (Jugendstill).
Forveturo al Tallino – la ĉefurbo de Estonio. Vespermanĝo kaj tranokto en Tallino.

19.07. Tallino
Matenmanĝo. Busa ekskurso: palaco kaj parko Kadriorg, kantovalo, velŝipa centro Pirita, ruinoj de la monaĥinejo de S-ta Brigita. Piedekskurso en la malnova urbocentro.
Tagmanĝo. Libera tempo en la malnova urbocentro.
Vespermanĝo kaj tranokto en Tallino.

20.07. Tallino – Helsinko – Lahtio (75 km)
Matenmanĝo. Pramvojaĝo al Helsinko – la ĉefurbo de Finnlando. Mallonga konatiĝo kun la urbo: monumento al la komponisto Sibelius, roka preĝejo Temppeliaukion, senata placo kun monumento al imperiestro Aleksandro II kaj blanka katedralo.
Forveturo al Lahtio – la urbo de la 104a UK.

Prezo: 715 eŭroj. En la prezo estas inkluzivitaj:

• Busa vojaĝo
• 6 tranoktoj en dulitaj ĉambroj kun matenmanĝoj kaj vespermanĝoj
• 5 tagmanĝoj
• Servoj de ĉiĉeronoj kaj vojaĝgvidanto
• Enirbiletoj al pagendaj objektoj
• Eduka programo pri bakado de tradicia litova kuko “šakotis”
• Gustumado de la karaima plado “kibinai”
• Prambileto de Tallino al Helsinko

Pliaj informoj ĉe la La Organiza Komitato de BET-55:

Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio
Telefonoj: +370-687-12219; +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.lt; irenaa.alijosiute@gmail.com; pjegorovas@yahoo.com

Aktualaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/bet-66

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Ekskurso tra la tri baltaj landoj: Litovio, Latvio, Estonio1

  1. Françoise Fransoazo NOIREAU diras:

    Dankon pro la organizo!

Respondi