UAM, la septembra sesio

UAMLa septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin dek gestudentoj el ok landoj: Brazilo, Ĉinio, Koreio, Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Ruslando.

Post plenumo de ekzamenoj sekvis kvar kursoj: la duan semestron de interlingvistiko gvidis, kiel kutime, Věra Barandovská-Frank, kontribuis al ĝi Ida Stria (eksstudentino de IS kiu doktoriĝis pri interlingvistika temo en 2016). Ŝi prelegis pri literaturaj kaj interretaj hobiaj lingvoj. Nicolau Dols (profesoro en la Universitato de Balearaj insuloj) instruis la konstruitan lingvon Toki Pona.

Enkondukon al ĝeneralaj leksikologio kaj semantiko gvidis Michael Farris el UAM kaj kontribuis Nicolau Dols. La dua semestro de Esperanta gramatiko okupiĝas pri sintakso, kiun prezentis ĉi-foje Marc Bavant (eksstudento de IS, d-ro kaj membro de la Akademio de Esperanto) kaj Ilona Koutny. La tria semestro de esperanta literaturo koncentriĝis al la tria (postmilita) periodo, ĝin prezentis István Ertl (redaktoro de Beletra Almanako).

Ĉeestis la semajnon ankaŭ Katalin Kováts, kiu taskita de ESF (Esperantic Studies Foundation), intervjuis la studentojn kun la celo informiĝi pri iliaj spertoj kaj planoj kaj eventualaj bezonoj de financa subteno. Aldonendas, ke ESF pagas la studkotizojn de ses studentoj kaj disponigas ankaŭ subvenciojn por vojaĝkostoj, kiuj el foraj landoj (aziaj kaj amerikaj), jes ja superhome ŝarĝas la studentojn. Se vi volas kontribui al tio, bonvolu donaci monon al tiu celo al ESF, kaj la fondaĵo duobligos la ricevitan sumon.

La septembran sesion fermas kutime la kultura festivalo ARKONES (organizita jam la 34an fojon ĉi-jare), dum kiu abundas prelegoj kaj krom ili la ĉeestantoj, venintaj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj, kiel Germanio, Litovio, Francio, Ukrainio, Ĉinio, Koreio, povis ĝui muzikajn kaj artajn prezentojn.

La programon de ARKONES multe riĉigis la kontribuaĵoj de la prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj (Nicolau Dols, István Ertl, Michael Farris, Ilona Koutny, Ida Stria, Katalin Kováts kaj Christophe Chazarein). La kortuŝa kaj altnivela koncerto de la koreoj realiĝis danke al la kontribuo de Unika (Jung Yuro), studentino de la IS.

Ilona Koutny
Katalin Kováts

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/10/uam-18

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi