Arkones sen Paweł

La ĉefsalono de Arkones (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Estis malfacila periodo komence de la 1990aj jaroj, kiam en Pollando kaj en tuta orienta Eŭropo disfalis la antaŭaj strukturoj, kaj oni pene rekonstruis novajn. Esperanto iom lamis tiam, ĉar homoj devis unue zorgi pri si mem, sia laboro kaj ofte pri sia plua edukado. Tamen kelkaj homoj kuraĝe rekonstruis la Esperanto-agadon. Inter ili estis ankaŭ Paweł Janowczyk, kiu fervore engaĝiĝis pri la organizado de la renkontiĝo Arkones, Artaj Konfrontoj en Esperanto, en Poznano.

En januaro ĉi-jare Paweł mortis, 58-jaraĝa, multe tro juna, kaj oni revenis kun pezaj sentoj al Arkones, kiun li gvidis kaj formis dum dudeko da jaroj. En la sabata vespero okazis memora kunveno por li, kie amikoj kaj kunuloj kun danko rakontis pri lia vivo.

La vivo pluiras, ĉu oni volas halti aŭ ne. Arkones ĉi-jare estis ĉeforganizita de Tobiasz Kaźmierski, kiu kunorganizis ĝin dum multaj jaroj. Helpis aro da afabluloj, kiel ĉiujare. Post la memorigo de Paweł en la kadro de la tradicia Miela Vespero okazis festo por la 60a datreveno de Pola Esperanto-Junularo, fondita en 1958. Sekvis dancado, kiun bele vigligis jOmO el Tuluzo.

Prezentado de koncertoj kiel ĉiam estis grava ero de la ĉi-jara 34a Arkones. Ludis krom jOmO artistoj de A ĝis Z: Anjo Amika, Filino kaj Patro (Georgo Handzlik kun sia filino Dominika), Gijom’ Armide, Koruso Bel Canto (el Poznano), Pacon Kune (korea kvaropo), Zuzanna Kornicka – kaj aldone laŭreatoj de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj en Vroclavo kaj eblis aŭskulti je “Kanzonoj por bona nokto”. Belega kaj granda oferto, kie preskaŭ ĉiu povis trovi sian ŝatatan muzikstilon.

Arkones

La korea koncerto “Pacon kune” (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Ankaŭ la prelega kaj kursa programo estis diversa kiel kutime – eblis viziti pli ol dudek kvin erojn. Estis sciencaj prelegoj (ekzemple, “Ĉu lingvo povas krei kulturon” aŭ “Esperanto kaj la merkata ŝtato”) kaj prezentoj pri Esperantujo (ekzemple, “Interna ideo kaj enmigra politiko” kaj rerigardo al la historio de Pola Esperanto-Junularo: “Kion ni heredis, kion ni povas lerni?”). Prezentiĝis la angla en nova perspektivo (“Ĉu kreola lingvo de konkeritoj?”), kaj okazis kvizo pri fotoj de famaj Esperanto-parolantoj. Eblis sekvi anatomian kurson pri la eterna temo “Amo” kaj specife la unua fazo, la enamiĝo. Oni povis ekscii multon pri la nova enciklopedio Nia diligenta kolegaro, kaj eblis lerni vitroteknikojn. Ridigis nin ankaŭ ĉi-jare la bele kolektitaj preskeraroj. Laŭdire bonas ankaŭ por la menso iom movi sian korpon ne nur per danco – sabate matene fervoruloj partoprenis en loka kurado kaj marŝado en Poznano, “Parkrun”.

La kunaŭtoroj de “Nia diligenta kolegaro” gvidas kvizon pri ĉi tiu nova enciklopedio, kiu havis bonan debiton en Arkones (Foto: Mirosława Kubicka)

Arkones estas internacia renkontiĝo en Pollando, kie kunvenas oriento kaj okcidento, nordo kaj sudo. Ĝi plu tenas sian tute specialan lokon kaj allogon inter la aranĝoj de Esperantujo.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/10/arkones-8

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi