Internacia Tago de Tradukado: pledoj de UEA ĉe UN pri valorigo de lingva diverseco

En 2017 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis vere signifan rezolucion rilate la uzadon de lingvoj en tiu organizaĵo. Tiu rezolucio estis direktita al tradukado. Ĝi laŭdis la profesian tradukadon: “Profesia tradukado, kiel fako kaj kiel arto, ludas gravan rolon en apogado de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kunigante la naciojn, faciligante dialogadon, interkomprenon kaj kunlaboron, kontribuante al evoluigo kaj la fortigo de monda paco kaj sekureco.”

La rezolucio asertis, ke “respekto al la monda kultura kaj lingva diverseco estas esenca premiso de antaŭenigo, ene de Unuiĝintaj Nacioj, de la spirito de malfermiteco, egaleco kaj dialogado,” kaj ĝi rekonis “la rolon de multlingvismo … kiel kernan valoron de la Organizaĵo, kaj ĝian praktikon kiel rimedon por antaŭenigi, protekti kaj konservi la diversecon de lingvoj kaj kulturoj tutmonde.”

Fine, ĝi deklaris la 30an de septembro “Internacia Tradukada Tago”, kiam oni festu la rolon de tradukistoj kaj levu la publikan konscion pri la valoro de tradukado.

Universala Esperanto-Asocio jam de jaroj atentigas Unuiĝintajn Naciojn, ke tiu ne donas sufiĉan atenton al lingva diverseco, malgraŭ sia oficiala lingva politiko difinanta la formalan lingvouzon ene de la organizaĵo mem. La klara rekono de la graveco de tradukado kaj interpretado en la laboro de UN estas signifa paŝo antaŭen.

Gratulante al UN, nia Asocio samtempe rekomendas, ke formulante estontan lingvan politikon, UN ekzamenu ĉiujn eblecojn por faciligi la interkompreniĝon en kaj ekster la organizaĵo, konsiderante la rolon kiun la Internacia Lingvo Esperanto povus ludi, ne kiel anstataŭaĵon de la lingvaj servoj sed kiel ilon por larĝigi ilian efikecon per pli vasta multlingvismo ol tiu jam praktikata en la organizaĵo.

Helpe de la instigo de UEA, oni fondis antaŭ kelkaj jaroj la Studogrupon pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, en kiu membras funkciuloj de UN kaj fakuloj pri lingva politiko, inkluzive de esperantistoj. Tiu grupo estas forumo por pridiskuti lingvajn demandojn kaj konsciigi UN-funkciulojn pri la graveco de tiuj problemoj.

Dume, ni festu ĉiujare, kune kun tiuj aliaj konsciantoj pri lingvaj diferencoj, la tradukistoj kaj interpretistoj, la kreskon de konscio, flanke de UN, pri la lingva diverseco.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №759.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi