Deklaro de UEA okaze de la Monda Turisma Tago

La 27a de septembro estis deklarita Monda Turisma Tago de UN – tago en kiu ĉiujare oni observas la signifon de turismo kiel rimedo por renkontigi homojn trans regionaj kaj landaj limoj kaj kultivi en ili spiriton de reciproka respekto. La 102a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, en julio 2017, aparte emfazis la Internacian Jaron de Daŭripova Turismo por Evoluigo 2017, substrekante en sia fina kongresa rezolucio “la gravecon de daŭripova turismo por la tutmonda Esperanto-lingvokomunumo, kies anoj ofte vojaĝas por renkonti unu la alian kaj por ekkoni la riĉecon de aliaj kulturoj.”

Ĝi notis “la esencan rolon kiun ludas komuna lingvokono en la perado de reciprokaj kontaktoj inter homoj de malsamaj kulturoj, kaj la unikajn kontribuojn de Esperanto sur tiu kampo.”

La kongreso samtempe rekonis la gravecon de daŭripoveco, emfazante “la urĝecon redukti la ekologiajn kaj sociajn damaĝojn, kiujn kaŭzas multaj formoj de turismo, kaj disvolvi novajn kaj pli daŭripovajn formojn.”

Ĉi-jare, en 2018, UEA denove rekonas la Mondan Turisman Tagon kaj renovigas sian volon, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Monda Turisma Organizaĵo “daŭre labori por aktive engaĝi, eduki kaj inspiri homojn en ĉiuj landoj al pli inkluziva kaj konscia turisma kulturo.”

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №758.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi