Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2018

Ondo3. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Josip Pleadin (1958-1977-), jugoslavia kaj kroata eldonisto, presisto kaj esperantisto; redaktoro kaj eldoninto de pluraj verkoj en/pri Esperanto, aŭtoro de Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj (2002), Ordeno de Verda Plumo (2006) kaj Cigna kanto (2013).

6. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Michel Duc Goninaz (1933-1946-2016), franca lingvisto kaj esperantisto; gvidanto de la reviziado de la novaj eldonoj de PIV (2002, 2005), membro de la Akademio de Esperanto (1976-2016) kaj direktoro de la Akademia sekcio Gramatiko (1983-92), aŭtoro de Vocabulaire Espéranto (1971) kaj Lingvoj, gentoj kaj lingva politiko (1974), tradukinto de La fremdulo (A. Camus, 1993), Sonĝonovelo (A. Schnitzler, 1997), Kun diablo en la korpo (R. Radiguet, 2006) k. a.; la Esperantisto de la Jaro 2002. [Legu pli en NDK, p. 79-80.]

11. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Ottó Haszpra (1928-1958-2012), hungara hidrologo kaj esperantisto; vicprezidanto de HEA (1981-90), komitatano (1980-90) kaj estrarano (1986-90) de UEA, gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981-85), rektoro de IKU en la 68a UK (Budapeŝto, 1983), membro de la Akademio de Esperanto (2004-12), redaktoro de Sciencaj Komunikaĵoj (1974-79), aŭtoro de pluraj fakaj Esperanto-verkoj kaj de ampleksa lernolibro Eszperantó kezdőknek és haladóknak (2000); honora membro de UEA (2006).

19. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Probal Dasgupta (1953-1967-), bengala lingvisto kaj esperantisto; reprezentanto de UEA ĉe UN en Novjorko (1977-79), reĝisoro de la kongresa temo en tri UKoj (1988, 1994, 2003), prezidanto de UEA (2007-13), membro (1983-), vicprezidanto (2001-16) kaj prezidanto (2016-) de la Akademio de Esperanto, kunredaktoro de Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (1989-) kaj Beletra Almanako (2007-); aŭtoro de Loĝi en homaj lingvoj (2011), tradukinto de Primico (R. Tagore, 1977), Mi juna (M. Dasgupta, 1989), Klera edzino (U. Gangopaddhae, 1994), Dormanta hejmaro (M. Dasgupta, 2006), La vivo de Damoru (T. Mukhopadhyay, 2011) k. a. [Legu pli en NDK, p. 69-70.]

23. Antaŭ 30 jaroj mortis Tibor Sekelj (1912-1929-1988), jugoslavia vojaĝanto, esploristo, ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto; kunfondinto kaj gvidanto de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (1966-72), iniciatinto de la rezolucio de Unesko pri Esperantoo en Sofio (1985), kunfondinto kaj la unua prezidanto de EVA (1983-88), aŭtoro de Nepalo malfermas la pordon (1959), Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979, jam 24 nacilingvaj tradukoj), Mondo de travivaĵoj (1981), Elpafu la sagon (Trad., 1983), Ĝambo Rafiki (1991) k. a.; honora membro de UEA (1986). [Legu pli en NDK, p. 253-255.]

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/09/septembro-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi