La postkongresa Ondo aperis

La unuan lundon de l’ monato, la 3an de septembro 2018 aperis la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto. Pli ol duonon de ĝiaj 70 riĉe ilustritaj paĝoj plenigas rakontoj pri la vigla Kongresa Sezono en Esperantujo. Inter ili estas la 103a Universala Kongreso de Esperanto, kongresoj aŭ konferencoj de ILEI, SAT, OSIEK, kongresoj blindula kaj ekumena, Baltiaj Esperanto-Tagoj en Estonio, someraj lernejoj NASK en Usono kaj SES en Slovakio, landa kongreso en Hispanio kaj multaj aliaj kongresoj, konferencoj kaj renkontiĝoj esperantistaj.

La plej ampleksa materialo de l’ postkongresa Ondo estas okpaĝa intervjuo kun la prezidanto de UEA Mark Fettes, kiu respondas 22 demandojn de Paweł Fischer-Kotowski, kiu ĉi-somere iĝis vicredaktoro de La Ondo de Esperanto.

Pro la grandeco de la primovada materialo, iom malpli ampleksaj ol kutime estas la sekcioj “Tribuno”, “Kulturo” kaj “Mozaiko”. Sur la kovropaĝo estas fragmento de la komuna foto de ĉi-jara Somera Esperanto-Studado en Liptovský Mikuláš, Slovakio (la eldonanto kaj la redaktoro de La Ondo, kiuj ĉi-jare la unuan fojon venis al SES, estas tre kontentaj pri ĝi.)

La Ondo de Esperanto, eldonata en Kaliningrado (Ruslando), estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj por la 2018a jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal. Novaj abonantoj por 2019 ricevos donace la abonon por 2018.

Enhavtabelo de la postkongresa Ondo

1. Kovropaĝo (Peter Rybín))
2. Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3. En ĉi tiu numero

5. Temo
6. Jukka Pietiläinen. La unua UK en Portugalio
9. Audrey Azoulay. Salutmesaĝo de Unesko al la partoprenantoj de la 103a UK
10. Rezolucio de 103a Universala Kongreso de Esperanto

11. Intervjuo
12. Mark Fettes. Mi restos aktiva en la movado

20. Eventoj
21. Ángel Arquillos. Hispana Kongreso, la unua el la kvar sinsekvaj
22. Volodimir Hordijenko. Lviv, mirinda kaj vizitinda
23. Mireille Grosjean. ILEI vivas kaj progresas
24. Gary Mickle. SAT-anoj ekfrontas la defion de novaj komunikaj teknologioj
26. Jorge Rafael (Rafa) Nogueras. NASK 2018: Rekorde granda ĉeestantaro
28. Russ Williams. SES 2018 denove bonega
30. HaGo, AlKo. NDK: Prezentado kaj kvizo en Slovakio
31. HaGo, AlKo. NDK en la ĉefurbo de Hungario
31. Povilas Jegorovas. Litovio: Migranta ekspozicio
32. Horst Vogt. OSIEK: Esperanto en artoj
33. Angel Sotirov. LIBE: Medvednica – nia ĉi-jara Esperantio
34. Oldřich Arnošt Fischer. Ekumene kaj Esperante en Ĉeĥio
35. Tõnu Hirsik. BET-54
36. Valentin Melnikov. RET: Bona ripozo por nur 35 personoj
37. Pavol Kaščák. “Teo kaj Amo”: Ĉinaj diplomoj por Ĉeĥio
38. Srećko Radulović. Jubilea boatado en Kroatio
39. Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
41. Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
42. Tobiasz Kaźmierski. Arkones-34: Sen Paweł, tamen antaŭen
43. La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
45. Peter Baláž. KAEST 2018: Pri scienco en Esperanto
46. Ralph Glomp. Esperanto-Instruada Semajnfino kun Zsófia Kóródy
47. Koncize (11 informoj)

48. Tribuno
49. 50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF
50. Amri Wandel. Premio Pirlot denove
51. Giorgio Silfer. La israela kazo kaj “lingva demokratio”

52. Arkivo
53. Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2018
54. Pavla Dvořáková. Francisko Valdomiro Lorenz omaĝita en sia patrujo

56. Kulturo
57. Miguel Gutiérrez Adúriz. Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018
58. Gerrit Berveling. Brulvunde (Recenzo: Jorge Camacho. Brulvunde)
60. Eugène de Zilah. Nia diligenta kolegaro
63. Flo! Du muzikaj novaĵoj
64. Unesko-Kuriero, 2018, №3
65. Literatura Foiro, 2018, №293
65. Ricevitaj gazetoj
66. Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
66. Nekrologo

67. Mozaiko
68. István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

69. Kiel aboni La Ondon

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi