Feliĉan naskiĝtagon, ESF!

La jaro 2018 estas speciala jaro por ESF (Esperantic Studies Foundation): ni festas nian oran jubileon! ESF estis oficiale fondita la 23an de septembro 1968. De tiu dato ĝis hodiaŭ ESF laboris seninterrompe por lingva justeco kaj por Esperanto – kiel rekonis Universala Esperanto-Asocio per speciala diplomo en la Universala Kongreso en Lisbono ĉi-jare. Tio estas rekono ankaŭ al ĉiuj, kiuj kunlaboris kaj subtenis ESF-on tra la duonjarcento. Ni esperas, ke vi estas same fieraj pri tiu ĉi rekono, kiel ni!

Sub la ŝildo “Por lingva justeco en multkultura mondo” ESF subtenas programojn en edukado kaj esplorado kiuj antaŭenigas lingvan justecon kaj lingvan egalecon. Ni celas krei mediojn en kiuj lingvoj estas traktataj kiel egalaj, kaj komunikado okazas en etoso de nediskriminacio. Tra 50 jaroj, ni subtenis la Esperanto-Movadon kaj antaŭenigis “esperantikajn” solvojn al lingvoproblemoj: solvojn en kiuj neniu etna lingvo ĝuas avantaĝon super alia. La pasinta jaro estis aparte riĉa je projektoj, kiujn ni subtenis (vidu sube).

Nia sukceso ne eblis sen malavara subteno de niaj donacantoj. Ni elkore dankas al ĉiuj, kiuj helpis nin! Ni invitas vin kunfesti kun ni la oran jubileon de ESF per via donaco. Tiel, vi ebligos kaj fortigos nian agadon ankaŭ en la venontaj jardekoj!

Oni povas donaci per UEA (konto esfo-p) aŭ rete per kreditkarto aŭ PayPal je patrona nivelo ($1000), ora nivelo ($500), arĝenta ($250) aŭ bronza nivelo ($100). Eblas ankaŭ donaci kiun ajn sumon kiun vi povas permesi al vi, unufoje aŭ ĉiumonate. (Ni aparte invitas vin subteni nin per Ora aŭ Patrona Donaco.) Donacante al ESF, sciu, ke via mono estas en bonaj manoj: dank’ al zorga kaj konservema traktado de nia kapitalo, ĝi portos fruktojn ne nur nun, sed ankaŭ en la venontaj jaroj kaj jardekoj.

Humphrey Tonkin
prezidanto de ESF

ESF-agado en 2017-2018

Ni subtenis plurajn el niaj longdaŭraj projektoj:

  • Lernu.net: multlingva reta Esperanto-lernejo
  • Edukado.net: plej ampleksa retejo por Esperanto-instruantoj kaj lernantoj
  • Superaj Studoj pri Interlingvistiko kaj Esperantologio en Poznano (Pollando)
  • Tekstaro.com: reta korpuso de skriba Esperanto
  • NASK: Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro

Ni okazigis plurajn proprajn aranĝojn:

  • La serio de prelegoj Tivadar Soros en Novjorko
  • UN-simpozio en Novjorko
  • Nitobe-simpozio en Lisbono (“Esperanto kaj Universitatoj”)

Ni eldonis publikaĵojn:

Ni subtenis publikigon de biografio de Zamenhof (bazita sur la libro Homarano de Aleksander Korĵenkov)
Ni daŭrigis publikigon de IpI (Informilo por Interlingvistoj) kaj lanĉis publikigon de ĝia anglalingva versio: IfI (Information for Interlinguists)

Subtenis multajn organizojn, bibliotekojn kaj eventoj:

  • Universala Esperanto-Asocio
  • Esperanto-USA
  • LKK de la UK en Montrealo
  • Esperanto-kolektoj en la bibliotekoj en Usono (Princeton, la Universitato de Masaĉuseco) kaj en Eŭropo (la biblioteko Hector Hodler de UEA kaj la Aŭstria Nacia Biblioteko)
  • Poliglota konferenco en Slovakio
  • LangFest en Montrealo
  • Lingvistika simpozio en Kostariko
  • La grupo Lingvo kaj UN
  • SES: Somera Esperanto-Studado
  • KAEST: Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
  • Esperanto-katedro en la Universitato de Amsterdamo

kaj individuojn (esploroj, konferencoj, publikigo, ktp.), interalie:

  • Xavier Alcalde (Hispanio): biografio de esperantista veterano de la Interna Milito Eduardo Vivancos
  • Guilherme Moreira Fians (Britio / Brazilo): etnografia studo de la Esperanto-movado
  • Ariadna García Gutiérrez (Kubo): trejnado pri terminologia evoluigo

Pliajn detalojn vi trovos en nia retejo www.esperantic.org kaj en nia jarraporto por 2017.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi