BET-55: Lee Jungkee

LeeNi daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio).

Lee Jungkee naskiĝis en 1953 en la urbo Taegu, Koreio (suda). En la universitato Youngnam li studis publikan administradon, poste li studis planologion (studo pri planado) en superuniversitato (1979~1981).

Lee Jungkee esperantistiĝis en 1971 kaj multe aktivis por kaj per Esperanto, interalie, kiel komitatano de UEA (1991-), prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (2001-04), prezidanto (2008-10) kaj honora prezidanto (2010-) de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-movado) kaj estrarano de UEA ekde 2013.

En 1991 Lee Jungkee fondis Seulan Esperanto-Kulturcentron (SEK) en Seulo (http://esperanto.kr/) kaj dum 27 jaroj li gvidis tie 318 kursojn de Esperanto kaj krome instruis Esperanton kiel docento en la universitato Kyunghee. Li jam 104-foje partoprenis en la Esperanto-eventoj ekster Koreio inkluzive de 20 Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Lee Jungkee verkis kaj tradukis kelkajn Esperanto-librojn. En 2002 li ricevis la premion Deguchi.

BET-55En BET-55 Lee Jungkee prelegos pri la temo “Kien Azia Esperanto-Movado iras?”

Azio havas 60% de la loĝantaro de la mondo, kaj pro tio la respondeco de azianoj estas granda ankaŭ en Esperantujo. Sed azianoj konsistigas nur 17% de la tuta membraro de UEA. Tio signifas, ke nombre la forto de Azio estas ne tiom grande influhava en Esperantujo. Li analizos la nunajn problemojn de Azio en la tutmonda Esperantujo kaj prezentos sugestojn por la Esperanto-Movado en Azio.

Pliaj informoj pri BET-55 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi