La unua UK en Portugalio

103a Universala Kongreso de Esperanto

Lisbono, la 28an de julio – la 4an de aŭgusto 2018

Foto de Anna Striganova

Antaŭ la kongreso multaj eŭropanoj eble timis la Sud-Eŭropan varmegon, tamen la unuaj tagoj de la kongreso estis en Lisbono pli malvarmaj ol en multaj Eŭropaj landoj, inkluzive de norda Eŭropo. Tamen la ekskursa tago kaj la finaj tagoj de la kongreso ofertis kutiman sudan varmegon de pli ol 40 gradoj. La kongresejo estis eble milde klimatizita, tamen eble ne, ĉar la pordoj de kelkaj salonoj estis malfermitaj eksteren dum la programeroj. La flughaveno de Lisbono situas konvene proksime de la urbocentro, sed la alia flanko de tiu konveneco aŭdeblis kongreseje, ĉar la aviadiloj flugis alteriĝe ĝuste super ĝi, ofte je nur kelkminuta intervalo.

La kongresejo estis universitato, kiu parte konvenis, parte ne. La salonoj estis konvenaj por prelegoj, kaj la festosalonoj por artaj programeroj, nur la movada foiro estis lokita en tro ŝtopita koridoro. Tamen la inaŭguro kaj nacia vespero okazis en urbocentra teatro sufiĉe malproksime de la kongresejo. Faduo, la portugala kantostilo, kaj la tradiciaj dancoj estis la ĉefa parto de la nacia vespero. Eble iom limigita rigardo al la portugala kulturo, tamen sufiĉe spektakleca.

La malmultekostaj pladoj de universitata manĝejo estis ofertitaj ankaŭ al kongresanoj kaj la tuta manĝo kun deserto ktp kostis nur 2,5 eŭroj, sed la rezulto estis ankaŭ longaj vicoj dum la lunĉotempo. Mi emis stari en tiu vico nur dufoje dum la semajno. Tamen la vico por malgrandaj manĝetoj kaj trinkaĵoj estis feliĉe malpli longa, kaj eta biero kostis nur 80 cendojn. Eblis sidi ankaŭ ekstere, kie troveblis ombraj lokoj ĉar la rekta suno estis simple troa.

UK-103La Komitato de UEA havis eksterordinare multajn kaj longajn kunsidojn, kvankam ili ne ĉiam komenciĝis je la anoncita tempo, ĉar la gardistoj de la rektorejo, kie okazis la komitataj kunsidoj, ne permesis eniri la konstruaĵon. Nova ordono al ili venis nur 10 minutojn post la anoncita komenco kaj la kunsido povis komenciĝi je 20 minuta malfruo. La Komitato elektis unu novan komitatanon C, kiu farigis Rakoen Maertens, kaj novan estraranon Fernando Maia. Al estrara posteno sopiris eĉ ses kandidatoj (el kiuj unu, Michaela Lipari, forfalis ĉar ŝi ne elektiĝis al la Komitato) kaj necesis du voĉdonadoj, ĉar en la unua neniu ricevis pli ol duonon da voĉoj.

Krome, tute sen diskuto okazis nuligo de la Jarlibro de UEA, almenaŭ por la venonta jaro, ĉar en la akceptita buĝeto ne estas mono por eldoni ĝin. La longe atendata nova retejo espereble solvos ĉion, almenaŭ tiun impreson eblis ricevi per aŭskultado de gravulaj paroloj pri ĝi. Nur malmultajn saĝajn parolojn eblis aŭdi pri tio, ke eble la retejo kaj nuligo de paperaj eldonaĵoj ne solvas ĉion. Se iam antaŭ deko da jaroj aŭ pli, kritikoj kontraŭ la Centra Oficejo kaj Estraro estis pli akraj, nun forta kritiko tute mankas. Ĉu ne plu videblas alternativa politiko por finance malekvilibra UEA? Apud la nova retejo alia savoringo ŝajnas esti la volontuloj aŭ robotoj, kiuj laŭ kelkaj komentoj povus solvi la problemojn. La planita deficito en la buĝeto de UEA estos granda ankaŭ venontjare, sed la Komitato eĉ pligrandigis ĝin per malaltigo de kotizoj kaj per pligrandigo de diferenco de kotizoj laŭ vivnivelo de landoj. Espereble la loĝantoj en malriĉaj landoj nun amase aliĝos al UEA por porti almenaŭ iom da enspezoj, kaj espereble la kostoj pro membroj, kiuj pagas nur du-eŭran jarkotizon ne estos pli altaj ol tiu kotizo. Se okazos alie, mi kredas ke la venonta jaro portos novajn ŝanĝojn al la kotiz-sistemo kaj fortan kritikon kontraŭ la eksiĝonta Estraro. Ĉi-foje ankaŭ ne okazis divido al diversaj grupoj por demandi al unuopaj estraranoj, kio iom bremsis la diskutojn inter estraranoj kaj publiko en pasintjara kongreso.

Mi ekskursis al la urbo Evora en orienta Portugalio, kie eblis vidi, interalie, preĝejon faritan el homaj ostoj. La ideo por la uzo de tiu konstrumaterialo (estis ankaŭ betono aŭ alia materialo por subteni la strukturon) estis franciskana protesto kontraŭ troa uzo de oro en kutimaj preĝejoj kaj memorigo pri la morteco de la homo.

Alia ekskurso portis min al la urbocentro por aŭskulti Koimbran fadon. Apudsidanto ŝokiĝis, kiam evidentiĝis, ke inter la kantistoj estas ankaŭ la prezidanto de LKK (kiu bone kantis) kaj alia LKK-ano (kiu preskaŭ perdis sian voĉon). Nu, por mi la atmosfero estis hejmeca kaj amikeca, sed samtempe okazis ankaŭ internacia arta vespero (de kie mi ĵus volis per tiu ekskurso eskapi al io loka kaj pli profesia), kaj tiel pensis ankaŭ mia apudulo.

La kultura programo abundis, ankaŭ la kutimaj prelegoj pri la kongresa lando, kvankam unu el tiuj prelegoj ne okazis, ĉar la preleganto simple forgesis pri ĝi aŭ estis okupita aliloke. Vere malmultis portugalaj organizantoj, tamen tio ne aparte rimarkeblis. La scienca programo havis ĉi-foje ankaŭ sciencan kafejon, kiu enhavis pli mallongajn prelegojn pri sciencaj temoj kaj tiel eblis havi pli da prelegoj en sama tempo.

La kongresa kuriero aperis dum kelkaj tagoj nur en dupaĝa formato anstataŭ la kutima kvar-paĝa, evidente mankis materialo, eĉ se la fotoj estis nekutime grandaj, kaj la redakcio ne sukcesis inventi ion por plenigi la paĝojn. Inter la kurieraj inventitaj aferoj tamen estis la malĝusta dato por la luneklipso en la unua numero (kaj korekto pri tio en dua numero), pro kio tute senkulpe estis persekutita ankaŭ nia astronomo Amri Wandel. Tamen unu novaĵo de la kongresa gazeto estis, ke preskaŭ ĉiunumere aperis rekomendo pri iu inda libro en libroservo. Laŭdire la libroservaj vendoj estis iomete pli bonaj ol en la pasintaj jaroj.

Mi finis la kongreson per Nitobe-simpozio, kiu estis interesa, sed mi perdis la duan tagon pro revenflugo, kiun mi mendis antaŭ ol mi informiĝis pri simpozio.

Tiu ĉi estas la lasta kongresa raporto kiun mi verkas por La Ondo. Venontjare mi mem okupiĝos pri kongresaj aranĝoj kaj tiel perdos mian neŭtralecon, kaj krome mi timas ke miaj raportoj komencas tro ripeti sin mem.

Jukka Pietiläinen

Foto de Anna Striganova

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/08/uk-15

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La unua UK en Portugalio

  1. Ian Fantom diras:

    “Krome, tute sen diskuto okazis nuligo de la Jarlibro de UEA, almenaŭ por la venonta jaro, ĉar en la akceptita buĝeto ne estas mono por eldoni ĝin.” Strange, la Prezidanto en la Fermo anoncis, ke la Delegitoj estas la publika vizaĝo de UEA.

  2. Didi Weidmann diras:

    Travivu la Universalan Kongreson de Esperanto en Lisbono ankoraŭ foje dank‘ al la filmoj de Nelida Weidmann en la kanalo SvisRaporto! Ĉu vi jam malkovris vin mem en la filmo? Kaj se vi malkovras en la filmoj vian koramikon, sendu al ŝili la ligilon. Vi povas apogi la agadon de SvisRaporto abonante la kanalon, diskonigante ĝin kaj ŝatigante la filmojn! Per tiu subteno, vi subtenas la agadon de Nelida favore al Esperanto. Jen la ligilo al SvisRaporto: https://www.youtube.com/channel/UC2Av8SQXyy0eSzBgnMHmIkg

  3. DIETER ROOKE diras:

    Ghis revido en Lahhti Finnlando escepte kun malsisterona N

Respondi