En la 103a Universala Kongreso en Lisbono UEA ricevis tri novajn Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis s-inon María Rafaela Urueña Alvarez kaj s-ron Josep Franquesa i Solé el Hispanio kaj s-ron Nan Youli el Ĉinio.
Josep Franquesa i Solé (n. 1937 en Sant Feliu de Codines, Katalunio, Hispanio) eklernis Esperanton kiel adoleskulo en sia naskiĝvilaĝo. Post la jaroj de deviga lernejo, en la urbo Lleida li disvolvis longas karieron kiel komercisto, unue sur la kampo de kokinbredado, poste rilate al varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu pangajna laboro li ofte kaj kreeme uzis Esperanton por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Pri tiu duona jarcento de sukcesa utiligo de la lingvo li verkis elokvente en la eseo “Malgranda estas bela, grava kaj interesa” (Malgranda estas bela: Prelegaro de la 31a Kataluna kaj 4a Transpirenea Kongreso de Esperanto, 2003). Liaj multnombraj internaciaj amikecoj kaj lia entuziasmo por tiu konkreta per-Esperanta agado restas tre konvinkaj prvuoj de ĝia valoro, ankaŭ por la novaj generacioj de esperantistoj.
Ne estas surprize, ke tiu dumviva praktika rilato al Esperanto esprimiĝis ankaŭ per multjara membreco en UEA, ekde 1982 ankaŭ kiel regula membro de Societo Zamenhof, kaj per partopreno en kvardeko da Universalaj Kongresoj. Lia sukcesa komerca agado instigis lin aktiviĝi, ekde 1996, en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), aliĝinta faka asocio de UEA. En la sama periodo li fariĝis C-komitatano de UEA, restante ĉe tiu posteno de 1995 ĝis 2001 kaj denove de 2004 ĝis 2013 – entute 15 jarojn.
Ĉe la landa nivelo, Josep Franquesa kontribuis longe kaj diversmaniere al la kataluna kaj hispana movadoj, interalie kiel prezidanto de la lokaj kongresaj komitatoj en la hispana kaj kataluna kongresoj en Lleida en 1975, respektive 1986. Ekde la 90-aj jaroj li rolis dum diversaj mandatoj kiel prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, foje interŝanĝante la postenon kun tiu de vicprezidanto. Ne malplej notinde, lia filino kaj almenau du el liaj nepoj aktive parolas Esperanton.
Sudo Nan Youli (n. 1942 en Pekino, Ĉinio) havas manĉuran naciecon; tra la jardekoj de sia Esperanto-agado, li fariĝis eble la plej konata kaj respektata aktivulo en ĉina Esperantujo. Li ekesperantistiĝis en 1962 ĉe la Esperanto-fako de Pekina Radiodissenda Kolegio, kie li estis studento. Akirinte la diplomon en 1964, li eklaboris en Pekina Radiostacio, antaŭaĵo de Ĉina Radio Internacia, kaj partoprenis la preparan laboron de la Esperanta dissendo kaj Esperanto-sekcio. Ekde ties lanĉo li diskoniĝis kiel unu el la ĉefaj “voĉoj” de Ĉinio en Esperanto, laborante 25 jarojn kiel parolisto, ĵurnalisto kaj redaktoro de la Esperanto-sekcio. En 1989 li ŝanĝis okupon, fariĝante direktoro de kultura-interŝanĝa centro kaj vicprezidanto de la sindikato de Ĉina Radio Internacia, inter aliaj okupoj, ĝis sia emeritiĝo.
La profesia laboro por Esperanto neniam sufiĉis por s-ro Nan; tra duona jarcento li organizis dekojn da kursoj kaj aktivaĵoj kaj trejnis centojn da esperantistoj el diversaj regionoj tra Ĉinio. Laŭ unu takso, duono de la nunaj gvidantoj de ĉinaj Esperanto-organizoj estis liaj kursanoj. Li estis ankaŭ tre aktiva gastiganto kaj ĉiĉerono de alilandaj esperantistoj. Kiel vicprezidanto de Monda Turismo, li akceptis pli ol mil esperantistojn el diversaj landoj kaj ofte gvidis Esperanto-karavanojn tra la lando. En la ĉefurbo Pekino li ludis ŝlosilan rolon kiel organizanto de la loka movado, farante gravajn kontribuojn al la lokaj kongresaj komitatoj de la Universalaj Kongresoj en 1986 kaj 2004. La lastajn dudek jarojn li estis prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, nun estas ĝia honora prezidanto kaj prezidanto de la inspektantaro de Ĉina Esperanto-Ligo. Li estas ankaŭ dumviva membro de UEA.
Kiel elstara parolanto de la lingvo, s-ro Nan partoprenis la redaktadon de diversaj gravaj ĉinaj libroj en Esperanto, inkluzive de Esperanta-ĉina vortaro, Ĉina-Esperanta vortaro, Konciza historio de la ĉina Esperanto-movado, Verkaro de Prezidento Mao Zedong, Ĉina antologio, Ĉina enciklopedio, Moroj de ĉinaj nacimalplimultoj kaj aliaj. Per tiu agado, same kiel per siaj radio-elsendoj kaj sia organiza laboro, li faris nemalhaveblan kontribuon al la tutmondeco de Esperanto en la lasta duona jarcento.
María Rafaela Urueña Alvarez (n. 1942 en Bilbao, Hispanio) estas fakulo pri internacia juro kaj gvida aktivulo en la loka, landa kaj internacia Esperanto-movadoj. Juron ŝi studis en la Universitato de Valladolid, kie ŝi atingis “eksterordinaran premion” okaze de la diplomiĝo. En 1979 ŝi doktoriĝis pri juro, kaj ekde 1986 laboris kiel profesorino pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Universitato de Valladolid, ĝis sia emeritiĝo. Dum 11 jaroj ŝi gvidis kursojn pri Naturjuro kaj Internacia Juro en la Nacia Universitato de Neĉeesta Lernado, en la hispana urbo Palencio. Ŝi estas membro de la Katedro “Jean Monnet” pri Eŭropa Juro, kaj fondinta membro de la Instituto por Eŭropaj Studoj en la Universitato de Valladolid.
Prof. Urueña ofte prelegis pri juraj temoj en la kadro de Internacia Kongresa Universitato dum la Universalaj Kongresoj; ŝi estis krome la Rektorino de IKU dum la UK en Valencio, 1993. Aŭtoro de multaj libroj kaj artikoloj en la hispana. i.a. pri medio-protektado kaj juro de la maro, ŝi publikigis krome la Esperanto-librojn ABC de la Eŭropa Unio: Enkonduko en la eŭropan juron (1997) kaj Eŭropa Unio, paŝon post paŝo (2014). En 2016 aperis ŝia enkonduka eseo en la libreto eldonita de UEA kun pluraj internaciaj traktatoj, Fundamento de la Homaj Rajtoj. Ŝi estas la Honora Prezidanto de la UEA-laborgrupo “Esperanto por UN”, kaj dumviva asociita membro de AIS San Marino. Post la refondo de internacia faka asocio pri juro (post la forpaso de d-ro Ivo Lapenna), ŝi estis prezidanto de Jura Esperanto-Asocio (EJA) ekde 1991 ĝis 1995, kaj denove kun la sama posteno ekde 2010 ĝis 2015. Nun ŝi estas Sekretario de Internacia Jurista Esperanta Asocio (IJEA).
Dumviva membro de UEA kaj regula membro de Societo Zamenhof, prof. Unueña signife kontribuis ankaŭ al la loka kaj landa movadoj jam ekde la jaro 1960. Dum pluraj jaroj ŝi gvidis kurson pri Esperanto per “Radio Valladolid”, kaj de 1978 ĝis 1984 ŝi estis Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. En 1998 ŝi estis la prezidanto de la loka kongresa komitato por la hispana kongreso en Valladolid. En 2010 ŝi ricevis la premion Ada Fighiera Sikorska de la kataluna Kultura Asocio Esperantista, rekone al ŝiaj multaj kontribuoj enlande kaj internacie.