Nia diligenta kolegaro

La malvarmaj tagoj pludaŭras: ĉi-matene mi ne havis varman akvon por min razi. Mia filo rapide senglaciigis la tubojn trafitajn de frosto. Dum li laboris sub mia banĉambro, mi devis resti proksima de la malfermitaj kranoj de la lavabo kaj de la bankuvo por krie saluti la revenon de la varma akvo. La akvo ekfluis, mi kriis mian ĝojon kaj Edgar min aŭdis. Mi eluzis la tempon de la senglaciigo de la tuboj nombrante la mortintojn inter la ducentopo elmetita de Nia diligenta kolegaro1, enciklopedio ĵus publikigita de Sezonoj. Mi nombris 124 mortintojn. Restas do 76 vivantoj [Reale estas 146 forpasintoj kaj 54 vivantoj. – La red.]. El tiuj ĉi 29 estas pli ol 70-jaraj. Niaj «diligentaj kolegoj», kiuj eble atingos la jaron 2050, estas nur kvindeko.

Vendrede, en la Esperanto-klubo, ni estis okope: 3 progresantoj kaj 5 flue parolantaj esperantistoj kun almenaŭ 30 jaroj da esperantisteco malantaŭ iliaj dorsoj. Paŭlo – Ĉe-instruisto diplomita, akirinto de C1-nivela ekzameno en Esperanto – volis prezenti Nia diligenta kolegaro-on al niaj progresantoj kiel temon de sia Ĉe-leciono. Post tiu ĉi la libro devis esti la diskuttemo de la kunveno. Paŭlo do komencis metante la libron antaŭ Yanon:

– Yano, kio estas tio?

– Tio estas libro.

– Ĉu vi povas legi la titolon de la libro?

– Jes: Nia diligenta kolegaro.

– Ĵan-Miŝelo, ĉu vi scias kion signifas la vorto: «aludi»?

– Jes, ĝi signifas «faire allusion»2.

– Kion aludas la titolo de la libro?

– Mi ne scias.

– Ĝi aludas la himnon de Esperanto.

Yano estis surprizita; ankaŭ li ne sciis, ke Esperanto, kvazaŭ nacio, havas eĉ himnon. Dum la diskutado pri la iom trivita temo, la libro pasis el mano en manon. La aspekton de la libro ĉiuj juĝis bela, sed neniu kapablis kanti La Espero’on. Helpante unu la alian ni tamen sukcesis restarigi la lastan duonstrofon:

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.

Fredo – kiu videble decidis, ke la Ĉe-leciono estas finita – levis la montrofingron, atendis la silenton kaj metis la demandon: «Kion precize signifas la adjektivo «diligenta»?».

Mi havis PIV-on ĉemane kaj legis:

«*diligent/a. Konstante kaj zorge laborema, penema: diligenta lernanto; homo diligenta havas riĉeconx; diligenta pri io; nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝosz; …»,

Fredo daŭrigis: «La Esperanto-Movado ne povus funkcii danke al nur 76 vivantaj diligentuloj. Ekzistas almenaŭ 6000 homoj en la mondo kiuj estas diligentaj esperantistoj. Aliflanke, kiel mortintaj homoj povus esti «diligentaj». La titolo de tiu ĉi libro estas kortuŝa, sed misgvida. Ne sufiĉas esti «diligenta» kolego por enesti la libron, oni devas esti ankaŭ tre konata. Sed ne nur tiuj, kiuj scias sin reklami, apartenas al «nia diligenta kolegaro». Mi volus koni la kriteriojn laŭ kiuj la aŭtoroj elektis la famulojn – dutrione jam mortintajn – kiuj indas pavi en nia ducentopa diligenta kolegaro».

Mi, modesta pavanto, devis interveni: «Tion ja ili diras en la Antaŭparolo.» Mi prenis la libron, trovis la alineon kaj laŭtlegis:

«ni konsentis nek kun paroĥismaj ideoj «eternigi nian karmemoran klubestron», nek kun «reprezenta principo», laŭ kiu ĉiu lando havu en la libro almenaŭ unu sian anon. Ni ne cedis ankaŭ al la argumentoj de la «politika ĝusteco», pledintaj por pli da virinoj, junuloj, afrikanoj k. s. La ĉefa kriterio estis kaj restis nur la graveco de la kontribuo de ĉiu konkreta persono, sendepende de ties nacia kaj seksa apartenoj. Pro tio en NDK3 plej multas eŭropaj viroj, kiuj dum la unua jarcento de Esperanto disvastigis la lingvon kaj riĉigis ties aplikadon en diversaj sferoj de la homa vivo.

Fine, estis verkitaj 231 biografioj, kaj ni jam pensis pri 250, sed post konsultoj kun Detlev Blanke, kiu ĝis sia neatendita morto kuratoris nian projekton flanke de CED4, ni decidis redukti la nombron al 200. Ĉirkaŭ dek artikoloj, malgraŭ persista serĉado, malhavis esencajn biografiajn faktojn, kaj pro tio ni devis forigi la tekstojn pri, interalie, Veselin Damjanov kaj Paul Hübner. Ĉe plia reduktado rimarkinde perdis, interalie, Francio kaj Hungario, kiuj ankaŭ post tiu redukto estas plu elstare reprezentitaj en NDK.» (p. 4)

Mi elprofitis la silenton kaj levante la montrofingron, akcentante ĉiujn vortojn, malrapide por ke ankaŭ la progresantoj komprenu, mi relegis la esencan frazon:

«La ĉefa kriterio estis kaj restis nur la graveco de la kontribuo de ĉiu konkreta persono, sendepende de ties nacia kaj seksa apartenoj.»

Mi aldonis: «Ne forgesu tamen la subtitolon: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj.»

Fredo plu grumblis: «Mi ne forgesas ĝin, ĉar ĝi estas la vera titolo de la libro. Por mi nia diligenta kolegaro estas la miloj da honestaj esperantistoj vivantaj kaj dediĉantaj sian libertempon al Esperanto. Sen ili tute ne ekzistus «eminentaj esperantistoj». Iliajn biografiojn mi volus legi.»

Eriko intervenis kun sia kutima teknikista precizeco: «Tia libro ne estus eldonebla. En Nia diligenta kolegaro estas 302 paĝoj dediĉitaj al biografioj. La libro kiun vi revas havus almenaŭ 25-oble 302, tio estas 7550 paĝojn. Ĝi kostus ĉirkaŭ 750 eŭrojn. Kiu ĝin aĉetus? Kiel vi kunigus la informaĵojn? Kiel vi kontrolus ilian verecon? La esperantologoj nur perdiĝus en la fatraso de 5000 biografioj, ĉar niaj 5000 kolegoj – eĉ se ili estas egale «diligentaj» – ne estas egale talentaj kaj ne atingis samajn rezultojn kiel la specimena 200-opo. Tiu ĉi libro ja estas utila nur tia kia ĝi estas. Ĝi ja estas modernigita formo de Enciklopedio de Esperanto, eldonita en 1933, kiu nun enhavas biografiojn nur de mortintoj. Mi admiras la sobran precizecon de la biografioj en Nia diligenta kolegaro. Tiu ĉi libro estas fidinda. Ĝi enhavas apendice 10 suplementojn inter kiuj mi notas la liston de OSIEK-premiitoj. Nur unu gravan mankon mi konstatas: ĝi ne havas laŭteman indekson. Se mi volus trovi tiujn eminentulojn, kiuj estis, aŭ estas, ekzemple, inĝenieroj, mi devus tralegi la tutan volumon. Same, se mi volus trovi la nomon de la aŭtoro de iu verkaĵo aŭ la fondinton de iu institucio.»

«Estus tro komplike kompili tiajn indeksojn», opiniis iu.

«Tute ne. Ekzistas nun tre efikaj komputilaj programoj por elfari tiaĵojn», venis la respondo. En Historio de la esperanta literaturo ekzistas indekso de temoj; ankaŭ en la eldono de 1979 de Enciklopedio de Esperanto. Miaopinie, ĉi tipaj libroj ne estas kompletaj sen indekso de temoj. Estus eĉ pli bone, ke aldone ekzistu indeksoj de geografiaj nomoj, de personoj, de verkotitoloj ktp.»

«Indeksoj do ne ekzistas en tiu ĉi eldono de Nia diligenta kolegaro; eble ili aperos en venontaj eldonoj», konstatis Fredo, «sed tio ĉi estas relative malgrava, ĉar la volumo ne estas tro granda; 300 paĝojn oni trafoliumas rapide. La ĉefa valoro de la libro konsistas en la ĝusteco de la donitaĵoj enhavataj. Eriko, vi ĵus diris, ke la libro estas fidinda. Kiel vi povas certi pri tio?»

Eriko ekridis: «Nur per tre supraĵa kontrolado: mi demandis al Eŭgeno – kiu enestas la libron – ĉu liaj donitaĵoj estas ĝustaj. Li respondis jese kaj rakontis al mi kiel pedante Aleksander Korĵenkov kontroladis eĉ la plej etajn detalojn. Tion kion li faris por Eŭgeno, li certe faris por la 199 aliaj. Jes, mi fidas pri tiu libro.»

La kunveno finiĝis. Veturinte hejmen, en la aŭto, mi pensis pri la formika laboro de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Libro estas bona kiam ĝia enhavo bonas. La klubanoj fakte nenion riproĉis pri la enhavo, kiun ili apenaŭ konis. Nur pri la mankoj ili babilis. Ili ne povis konstati la admirindan unuecon donitan al la enciklopedieto per la sama strukturo de ĉiuj 200 artikoloj. Tia strukturo ebligas la pliriĉigon de ĉiu nova eldono. Iom post iom Nia diligenta kolegaro fariĝos la ĉiam ĝisdata Enciklopedio de Esperanto, pri kiu ni ĉiuj revadas.

Eugène de Zilah

Notoj

1 Nia diligenta kolegaro, Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj de Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Sezonoj, Litova E-Asocio, 2018. Bio-bibliografiaj notoj kaj fotoj. 320 paĝoj. UEA-prezo: 30.00 €.
2 France.
3 NDK = Nia diligenta kolegaro.
4 CED = Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la rubriko “Vortoj de la redaktoro” de La Gazeto, 2018, №195, p. 3-5.

Legu pli pri NDK en nia retejo.

Pri AlKo

La redaktulo de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi