Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts

Katalin KovátsPremio Onisaburo Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi celas distingi meritajn agantojn, kiuj longtempe laboris per Esperanto por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2018 estas aljuĝita al Katalin Kováts.

Malmultaj homoj en la historio de Esperanto faris pli grandan kontribuon al ĝia instruado tutmonde ol Katalin Kováts. Filino de instruistoj, ŝi specialiĝis en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj pri lingvoinstruado, interalie pri la rusa kaj itala lingvoj. Esperanto tamen fariĝis ŝia granda specialiĝo kaj pasio. Post studoj en la fama Esperanto-fako de ELTE-Universitato en Budapeŝto, ŝi fondis kaj estris Esperanto-fakon en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely (1990-1994). En tiu tempo ŝi ankaŭ plurfoje volontulis en Hago, en la Cseh-Instituto, aranĝis la metodologiajn verkojn de Andreo Cseh kaj Audrey Childs-Mee, trejniĝis kiel gvidanto de Cseh-seminarioj kaj verkis memorlibron pri Andreo Cseh. Ekde 1995 ŝi estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) dum pli ol dek jaroj.

En 2001 kun la subteno de ESF Katalin kreis la retejon edukado.net, kiun ŝi ankoraŭ prizorgas hodiaŭ. De tiam Esperanto estas ŝia plentempa okupo. Kadre de tiu laboro ŝi gvidis kursojn kaj seminariojn en trideko da landoj; interalie, ŝi regule kontribuas pri lingvoinstruado al la programo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Aldone al la ĉiam kreskanta kaj riĉiĝanta enhavo de edukado.net, kies membraro nun nombras pli ol 5000 homojn tra la mondo, en 2005 ŝi komencis la laboron por starigi Esperanto-ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo. Ekde 2008 ŝi gvidas la tutan KER-ekzamenan sistemon, kiu ampleksis pli ol 100 ekzamensesiojn en trideko da landoj kun pli ol 2000 sukcesintoj. Krome, ekde la pekina UK en 2004, ŝi kontinue okazigas kun sia edzo, Sylvain Lelarge, kongresajn paroligajn kursojn je du niveloj en 16 lecionoj. Ŝia libreto por lernantoj, Poŝamiko, vendiĝis en pli ol 10.000 ekzempleroj.

Tiuj, kiuj partoprenis la kursojn de Katalin, scias ke ŝi ŝatas instrui vigle kaj kree, kun multe da humuro, movo, arto. Tion ni vidas en kelkaj el ŝiaj aliaj iniciatoj, kiel la populara kvizludo RISKO, aŭ la kurso kiun ŝi ellaboris pri Vincent van Gogh, aŭ la belaj vitraj juveloj, kiujn ŝi ŝatas hejme fari kaj vendi. Entute ŝi sukcesas vivigi la ideojn de Zamenhof, ke oni povu lerni la lingvon ludante, kaj ke lingvo internacia estu ankaŭ lingvo arta. Per la Premio Deguĉi ni celas rekoni ŝian mirindan kombinon de inventemo, laborkapablo kaj homa varmo, kiuj igas ŝin vere elstara edukisto kaj portanto de la noblaj ideoj de monda paco kaj homa feliĉo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №750.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts1

  1. Korajn dankojn pro la diskonigo de mia premio, kiun mi kun granda ĝojo akceptis. Plu laboronte por niaj lingvo kaj movado salutas vin kaj la legantajn, Katalin Kovats

Respondi