Helpi al blindsurduloj!

La 27an de julio, je la Internacia tago de blindsurduloj, la Ruslanda ŝtata fonduso “Со-единение” (kunigo) iniciatus retkampanjon “Reverse” por logi atenton al tiaj homoj. Hodiaŭ ne ekzistas preciza statistiko pri kvanto da ili en la lando. La retkampanjo povos atingi homojn en plej foraj anguloj de la lando, helpi al ili ekscii pri la fonduso “Kunigo” kaj ricevi helpon!

Kelkaj anoj de Moskva Esperanta Asocio MASI partoprenis la kampanjon, aldoninte al la rusa slogano Esperanto-tradukon. La kampanjo daŭros ĝis la 30a de aŭgusto, do, ĉiu deziranto ankoraŭ povas partopreni ĝin. Ekzistas neniuj limigoj por la partopreno! Iu ajn, maljunulo aŭ junulo, povas partopreni en ajna lando.

Iĝi partoprenanto kaj helpi blindsurdulojn estas simple:

1) Surmetu ajnan vestaĵon reverse.
2) Fotu vin tia aŭ faru mallongan filmon.
3) Enmetu la tekston: Eksciu pli pri la mondo de blindsurduloj! http://so-edinenie.org/naiznanku/
4) Afiŝu la rezulton en VKontakte, Facebook aŭ Instagram kun la kradvortoj #наизнанку #слепоглухие #фондсоединение #флешмобнаизнанку
5) Transdonu la estafeton al amikoj kaj konatoj, por ke laŭeble pli multaj homoj eksciu pri blindsurdaj infanoj kaj plenkreskuloj.

Pasintjare la kampanjon #наизнанку (reverse) subtenis multaj homoj, inter kiuj konataj aktoroj, televidaj programgvidantoj kaj blogisttoj. Espereble, ĉi-jare subtenantoj pli multos.

Dankon!

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
#наизнанку #слепоглухие #фондсоединение #флешмобнаизнанку #reverse

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi