50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF

Dum la fermo de la UK en Lisbono, UEA speciale honorigis la usonan fondaĵon ESF pro 50 jaroj da elstara agado. Fondita en 1968, ESF (en la angla: Esperantic Studies Foundation) celas antaŭenigi lingvan justecon kaj lingvan komunikadon, kun speciala atento al Esperanto. Pro ĝiaj grandaj kontribuoj al la movado, precipe en la lastaj dudek jaroj, la Prezidanto de UEA petis la ĉeestantajn estraranojn kaj kunlaborantojn de ESF veni sur la podion por ricevi la aplaŭdojn de la publiko.

Dum tridek jaroj post ĝia fondo, la rimedoj kaj agado de ESF iom post iom kreskis, danke al donacoj kaj heredaĵoj de diversaj esperantistoj. Ekde la jaro 2000, pro heredaĵo de esperantista paro Bill kaj Cathy Schulze, ĝi komencis pli grandskalan aktivecon ankaŭ sur la tereno de lernado kaj instruado de Esperanto. Ĝi financis centojn da diversaj projektoj, interalie:

– ellaboron de la edukaj retejoj lernu.net kaj edukado.net
– kreon de skriba korpuso de Esperanto: tekstaro.com
– plurajn Nitobe-simpoziojn (plej lasta el kiuj okazis ĉi-jare en Lisbono),
– kreon de la dokumentfilmo The Universal Language kaj la videokurso Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo (havebla plene ĉe YouTube),
– starigon de Esperanto-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por ingvoj,
– kaj de CED-fonduso por subteni studojn pri Esperanto kaj interlingvistiko.

ESF daŭre subtenas la postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologio en Poznano, NASK – Nord-Amerikan Someran Kursaron – altnivelajn studojn de Esperanto en Usono, donas plurajn stipendojn al esploristoj por esploroj kaj publikigo, kaj subtenas la laboron de la redaktorino de Edukado.net per ĉiumonata honorario.

Trezoro Huang Yinbao, UEA-estrarano kaj la redaktoro de la Esperanta eldono de Unesko-kuriero, speciale dankis al ESF pro la subteno de kernaj agadoj kaj servoj de UEA, kiel la Biblioteko Hodler, la Katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kaj Unesko-kuriero mem. Trezoro menciis, ke UEA plurfoje donis Diplomojn pro Elstara Agado al projektoj kaj homoj, kiujn ESF finance subtenis. “Hodiaŭ ni volas honori la fondaĵon mem, kiu donis la bazon por tiom da valoraj projektoj. La literoj ESF povas havi multajn signifojn. Mi proponas, ke plej trafe, ESF devas signifi ‘Elstare Sukcesa Financado’.”

Humphrey Tonkin, kunfondinto kaj la nuna prezidanto de ESF, rimarkis, ke zorga kaj konservema traktado de la financaj rimedoj ebligis, ke hodiaŭ per la fruktoj de tiu kapitalo, ESF povas disdoni preskaŭ kvaronmilionon da dolaroj en diversspecaj subvencioj ĉiujare. Li ankaŭ rimarkis ke ĝuste nun, sojle al la 75-jara datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, la demando pri lingva justeco fariĝas pli kaj pli brula. D-ro Tonkin substrekis, ke la sukceso de ESF ne estus ebla sen la kapitalo malantaŭ ĝi, kaj invitis la ĉeestantojn subteni per donacoj kaj UEA-n, kaj ESF-on, kaj ideale ambaŭ, “ĉar mono ebligas sukceson. Do, al la venontaj 150 jaroj da sukceso!”

Spektu la videojn de la honorigo ĉe Facebook-paĝo de ESF: https://www.facebook.com/pg/esperantic/videos. Por trovi pliajn informojn, ekscii pri la eventualaj subvencioj por via projekto, fari donacojn ktp., bv. viziti la retejon de ESF: www.esperantic.org.
Legu la aktualan jarraporton de ESF

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №751.

Legu ankaŭ la artikolon “ESF 50-jara kaj pretas por 50 pli!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi