La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6–14an de julio 2019 en Panevėžys. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. BET-55 estas dediĉita al la centjariĝo de LEA.

Panevėžys situas en Norda Litovio ambaŭflanke de la rivero Nevėžis, 136 km nord-okcidente de Vilno, la ĉefurbo de Litovio. Ĝi estas la kvina laŭ la grandeco urbo de Litovio, grava industria kaj kultura centro, administra centro de la samnomaj regiono kaj distrikto. La unuan fojon ĝi estis menciita en 1503. Nun en Panevėžys estas 98 mil loĝantoj. La urbo estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile.

La ĉefa lokalo de BET-55 estos la bonege ekipita Panevėžys-a Fakultato pri Teknologioj kaj Negocado de Kaŭna Teknologia Universitato (str. Nemuno 33), kie okazos ĉiuj programeroj de BET-55. La partoprenantoj povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la fakultato: ĉambrojn, modernajn teknikaĵojn, komputilojn kun libera reta aliro k. s. BET-55 ĝuas subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo.

En la programo:
Somera universitato, diversnivelaj Esperanto-kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri la Esperanto-movado en la Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero.

Aliĝkotizo

Ĝis la 31a de decembro 2018:
35 eŭroj por esperantistoj el ekssovetuniaj kaj ekssocialismaj Eŭropaj landoj;
55 eŭroj por esperantistoj el ĉiuj ceteraj landoj.

Ekde la 1a de januaro 2019 la aliĝkotizo por ambaŭ aliĝkategorioj kreskos je 10 eŭroj, respektive, ĝis 45 kaj 65 eŭroj.
La aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de la kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

Aliĝu rete ĉe: www.esperanto.lt/aligxilo_BET.html
Grave! Personoj, kiuj grave kontribuos al la programo aŭ/kaj signife helpos organize, ne pagos la aliĝkotizon.

Vizoj: al Litovio senvize rajtas veni la civitanoj de ĉiuj landoj de EU kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj petu vizojn ĉe Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin al LEA, kiu sendos oficialan inviton.

Loĝado: en bone prizorgataj kaj renovigitaj studentaj domoj de la fakultato (str. Klaipėdos 27) kaj de urba kolegio (str. Klaipėdos 31), ambaŭ en la urbocentro. Loko en dulita, trilita aŭ kvarlita ĉambro kostas 10 eŭrojn por unu tagnokto. Oni povas loĝi ankaŭ en diversnivelaj kaj diversprezaj hoteloj de la urbo. Mendu memstare aŭ petu helpon de la Organiza Komitato.

Manĝado: En la kafejo de la Scienca kaj Teknologia parko (str. Žemgulio 46). Unutaga bonkvalita trifoja manĝado kostas 10 eŭrojn. Nur tagmanĝo kostas 4 eŭrojn. Vegetara manĝado estas ebla.

Pli detalaj informoj pri la aliĝoj, pageblecoj, loĝado, manĝado k. a. estas legeblaj en la retejo de BET-55 kaj en Facebook.

La Organiza Komitato
Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio
Telefonoj: +370-687-12219; +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.lt; irenaa.alijosiute@gmail.com; pjegorovas@yahoo.com

Bonvenon al Litovio!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi