14 elstaraj agantoj diplomitaj en Lisbono

En la Solena Fermo de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono estis anoncitaj la nomoj de 14 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Diplomo pri Elstara Agado:

José Antonio del Barrio (Hispanio) pro la elstara gvidado de la hispana movado, kiel prezidanto de la Landa Asocio. Aparte agnoskindaj estas la iniciatoj kies efiko estas la plifortigo de faka agado: la komunaj hispanaj kongresoj kun ILEI en 2018 (Madrido) kaj kun IFEF en 2019 (Malago), kun apartaj meritoj pri kultura, informa, eksterrilata agado.

Ranieri Clerici (Italio) pro la elstara agado en UEA (iama estrarano kaj vicprezidanto, iama delegito de UEA en Ĝenevo ĉe UN); en Italio, inter alie pro la prizorgo dum multaj jaroj de la rilatoj de Itala Esperanto-Federacio kun la ĉefa televid- kaj radielsendo (RAI).

Maritza Gutiérrez González (Kubo) prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio, pro la longtempa aktivado en Kubo (ĉeforganizado de la TAKE 2018 en Havano; agado ĉe la Esperanto-redakcio de Radio Havana) kaj en UEA (iama estrarano kaj komitatano).

François Lo Jacomo (Francio), matematikisto, membro de la Akademio, pro la multjara reprezentado de UEA ĉe Unesko en Parizo, inter alie kiel ĉeforganizanto de la ceremonio de la 11a decembro 2017.

Sun Minĝiao “Semio” (Ĉinio) pro la fondo kaj estrado de la Esperanto-muzeo en Zaozhuang-Universitato kaj la sukcesa enkonduko de Esperanto-fako ekde la venonta semestro.

Mónika Molnár (Hungario) pro la rekonata lerto kiel instruistino, lernejgvidantino, altnivela pedagogo.

Masako Tahira (Japanio) pro la longdaŭra laboro por Esperanto, aparte en la kampoj tradukado kaj reviziado kaj pro la elstara aktivado en la Kansaja regiono; krome pro la plurjardeka engaĝiĝo en la ĵurio de Oratora Konkurso.

Zlatko Tiŝljar (Kroatio / Slovenio) pro la granda rolo ĉe kreo de la zagreba metodo kaj la longjara aktivado kiel instruisto, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), redaktoro de la Eŭropa Bulteno, organo de EEU.

Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Cristina Casella (Italio) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, kiel kantisto de pluraj mondskale konataj nuntempaj kantoj, tradukitaj al Esperanto, kies videoj furoras ĉe Youtube kaj sociaj retoj.

István Ertl (Hungario/Luksemburgo) pro la elstara kontribuo al la Esperanto-literaturo, kiel verkisto, aŭtoro inter alie de La Postdomo; ankaŭ kiel aktiva ĵuriano de Fondaĵo Grabowski.

Fabrice Morandeau “FaMo” (Francio) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, kiel akordion-ludanto, kantisto, aktiva membro de la Kompanoj kaj inter alie pro la ĵus lanĉita albumo Brel en Esperanto.

La Perdita Generacio (Svedio) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, kiel populara popmuzika bando, kies muziko ĝojigis centojn da homoj dum junularaj kaj kulturaj aranĝoj.

Cyrille Poullet “Platano” (Francio) pro la elstara kontribuo al la repstila Esperanto-muziko, inter alie per la eldono de la unua hiphopa KD en Esperantio, en la duopo La Pafklik, kaj la daŭra aktiveco unuope, sub la artista nomo Platano.

Martin Wiese (Svedio) pro la elstara kontribuo al la rokmuzika Esperanto-kulturo, inter alie kiel kunfondinto de la bando Persone kaj la daŭra furoreco nun, unuope aŭ kun la Talpoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №746.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi