Salutmesaĝo de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktorino de Unesko

Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio.

Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.

Mi ne dubas, ke tiu elstara kadro sukcesos inspiri al vi fruktdonajn interŝanĝojn.

Kiel vi scias, Unesko subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj.

Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.

La cemento de ĉiuj tiuj valoroj estas la kapablo dialogi, aŭskulti, interkomunikiĝi.

Lingvoj estas la vektoro, kiu ebligas tiun dialogon; ili konsistigas do la esencan ilon por atingi la celojn, kiujn ni devas konkretigi, kaj same por defendo de niaj valoroj.

Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la indiĝenajn lingvojn, pri kiuj ni scias nuntempe, ke ili malaperas en ritmo de unu malapero dufoje monate. Tio estas giganta perdo por la homa heredaĵo. Ni devas plie defendi plurlingvismon en la instruado per adekvataj publikaj politikoj, sed ankaŭ en la virtual spaco de la Reto, tiel ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco en ĉiuj homgrupoj. Gravas, ke ĉiu sukcesu esti en kontakto kun sia historio, sia identeco kaj la simbolaj resursoj de sia origina etno.

Tiu agado de Unesko ankaŭ estas via agado. Ĉar Esperanto ne volas forviŝi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male ĝi reprezentas taŭgan ilon por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu minoritataj, ĉu de la plimulto. Ĝi ebligas ekziston de homgrupo de parolantoj sendependaj de iu ekonomia, politika aŭ kultura hegemonio.

Paroli Esperanton estas alten iri kaj atingi kosmopolitikan konscinivelon, esti mondcivitano – sen forlasi siajn apartajn ligojn.

Via elektita temo por via kongreso en tiu ĉi jaroestas: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?”

La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo montras de jaroj: engaĝiĝi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredaĵo: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plurlingva edukado.

Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluzivan kaj pacan.

“Multaj voĉoj, unu mondo”. Jen la slogano de nia famekonata organo Unesko-Kuriero.

“Multaj voĉoj, unu mondo”, tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu staras sur la versio de nia revuo, kiu nun aperas en Esperanto: Unesko-Kuriero.

Finfine mi volas transdoni, nome de Unesko, elkorajn bondezirojn pri la sukceso de via Kongreso.

Audrey Azoulay
Ĝenerala Direktorino de Unesko

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi