UEA serĉas novan Estraranon

La 16an de marto per reta voĉdono la Komitato de UEA decidis alelekti 2 kromajn estraranojn, tamen la voĉdono okazinta la 19an de aprilo sukcesis elekti nur 1 kroman estraranon kaj dume la Estraro de UEA ree esprimis la bezonon alelekti estraranon kiu okupiĝu pri Kongresoj kaj Kulturo.

Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi kromajn taŭgajn kandidatojn por iĝi estrarano de UEA pri kongresoj kaj kulturo. Temus ankaŭ pri spertiĝŝanco por tiuj kiuj ŝatus plukandidatiĝi por la Estraro je la fino de ĉi tiu mandato.

La elekto okazos dum la 103a Universala Kongreso en Lisbono.

Kondiĉoj

Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj/aŭ interesiĝo pri tiuj estraraj laborkampoj (Kongresoj kaj Kulturo).
Aliaj dezirindaj kvalitoj de la kandidatoj estas sperto en gvidado de
volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj
fleksebleco.

Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se membro de UEA, kiu ankoraŭ ne estas Komitatano, volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devas unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA, tiucele ni antaŭvidu eventualan elekton de komitatano C antaŭ la elektoj de la novaj estraranoj. Laŭ la nuna stato de la Komitato estas alelektebla 1 komitatano C.

Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.

Kandidato por estraraneco devas esti proponita de almenaŭ du komitatanoj.

Krome la nova estrarano estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido okazonta en la unua duono de 2019.

Kontakto

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@uea.org ĝis sabato la 21an de julio 2018 kun motivata kandidatiĝo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (kaze ke jam estas).

La kandidatiĝoj por la aprila voĉdono restas validaj, krom se kandidato decidos retiri la sian.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@uea.org kaj ni mem enketos ĉe la membro.

Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@uea.org.

La Elekta Komisiono
Michael Boris Mandirola
Guy Matte
Ileana Schrøder
Dietrich Michael Weidmann

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №740.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi