La julia Ondo aperis

Antaŭ unu semajno, la unuan lundon de julio, aperis la sepa ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Sur ĝia kovropaĝo estas Lýdia Machová kaj Peter Baláž, la ĉeforganizantoj de la kvina Plurlingvula Kunveno, okazinta ĉi-junie en Bratislavo. Pri ĉi tiu nekutima renkontiĝo temas en la ĉeftema artikolo de la julia Ondo”.

En la sekcio “Eventoj” estas publikigitaj 24 artikoloj pri kongresoj, renkontiĝoj, ekzamenoj, ekspozicioj kaj aliaj eventoj, kiujn esperantistoj lastatempe organizis aŭ partoprenis en pluraj landoj. Sekvas la tradiciaj sekcioj “Tribuno”, “Arkivo”, “Kulturo” kaj “Mozaiko”, kun pluraj tekstoj kaj fotoj – vidu ĉi-suban enhavtabelon.

La sekva Ondo aperos la 1an de septembto. En ĉi tiu postkongresa duobla (julia-aŭgusta) numero oni povos legi pri la 103a Universala Kongreso en Lisbono kaj pri aliaj eventoj de la “Kongresa Sezono” en Esperantujo.

La Ondo de Esperanto, eldonata en Kaliningrado (Ruslando), estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj por la tuta jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia monpaga sistemo PayPal.

Enhavtabelo

2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Peter Baláž. La plej granda renkontiĝo de plurlingvemuloj

8 Eventoj
9 Wiesław Libner. Jubilea fervojista kongreso
11 Rudof Fischer. Esperanto dum la Katolikaj Tagoj en Münster
12 Lu Wunsch-Rolshoven. Trilanda kongreso en Zweibrücken
13 Ronald Schindler. La deka Ponta Festo ĉe Odro
15 Peter Wraae. La dua skandinavia kongreso, cent jarojn post la unua
16 Vilĉjo Walker. Skota Kongreso en Perth
17 Piet Glorieux. FEL feste malfermis sian novan sidejon
19 Anton Mihelič. La 20an fojon en Alp-Adrio
20 Anĵela Belenko. Esperanto en Jalto plu vivas
21 Vytautas Šilas. Ĵurnalistaj sunradioj super Aukštadvaris
23 Simpozio pri multlingvismo ĉe UN
24 Zhao Wenqi. Ĉinio: Seminario pri lerneja Esperanto-instruado
25 Irina Gonĉarova, Aleksandr Basov. KER-Ekzameno en Moskvo
26 Peter Baláž. Ekspozicio pri Esperanto kaj Zamenhof en sinagogo
27 Prestiĝa elekto por UEA ĉe UN
27 Mireille Grosjean. La Premio Mauro La Torre
28 Kajlo Bailey. Esperanta Printempo en Norda Karolino
28 Marian Vochin. Rumanio: Publika legado
29 Jouko Lindstedt. Harri Laine jubileas
30 Esperanto-somero en kastelo
30 La red. Radio Esperanto: ĉiuj programoj en unu retejo
31 Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio en Lisbono
32 Nekrologe
33 Koncize (11 informoj)

34 Tribuno
35 UEA pri la Monda Tago por Kultura Diverseco
36 UEA alvokas okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj
37 La Estraro planas altigi la kotizojn kaj likvidi la Jarlibron
38 Giorgio Silfer. Kial UEA mortos nek post kvin nek post dek jaroj
39 Romualda Jeziorowska. Fotokonkurso de PEJ

40 Arkivo
41 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2018

42 Kulturo
43 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Aperis la portugala versio de la Zamenhofa biografio
44 Vytautas Šilas. Zamenhofoj en Varsovio (Recenzo: Roman Dobrzyński. Zamenhof en Varsovio)
47 Sten Johansson. Averto pri murdo (Recenzo: Julian Modest. Averto pri murdo)
48 Ricevitaj gazetoj
49 Literatura Foiro №292 fokuse al tradukarto
49 Prezento en Budapeŝto
50 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Bibliografio de Aleksander Korĵenkov (3)

59 Mozaiko
60 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
61 Kiel aboni La Ondon

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi