UEA alvokas okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj

UNUnuiĝintaj Nacioj nomis la 20an de junio Monda Tago de Rifuĝintoj. Ĉi-tage ni aparte memoras la multajn milionojn da homoj forigitaj el siaj hejmoj pro milito, perforto kaj naturaj katastrofoj. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun multaj aliaj organizaĵoj por atentigi pri la neceso de internacia kunlaboro por alfronti la bezonojn de rifuĝintoj kaj labori por ilia paca kaj sekura reiro al siaj originalaj loĝlokoj, aŭ ilia azilo en la landoj kie ili, senelekte kaj senkulpe, troviĝas.

Inter la multaj demandoj pli forte alfrontendaj estas la lingva problemo: multaj rifuĝintoj troviĝas en situacioj kie ili ne povas lingve komunikiĝi kun la ĉirkaŭaj homoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, instruistoj, medicinistoj kaj krizolaborantoj. Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, ni estas aparte konsciaj pri tiu neatento al adekvata alfronto de lingvaj diferencoj.

Okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj 2018, ni alvokas al registaroj, neregistaraj organizaĵoj, kaj tute aparte al Unuiĝintaj Nacioj mem, alfronti lingvajn demandojn pli rekte kaj en spirito de lingva justeco, nediskriminacio kaj humana kunsento.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №738.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi