La plej granda renkontiĝo de plurlingvemuloj

Rekorde multaj 538 plurlingvemuloj el 56 landoj ĉeestis de la 30a de majo ĝis la 3a de junio la plej grandan renkontiĝon de poliglotoj “Polyglot Gathering” (Plurlingvula kunveno – https://www.polyglotbratislava.com/) en la Ekonomia Universitato de Bratislavo. Je la kvina jaro de la evento venis eĉ je 80 homoj pli multe ol dum la pasinta kunveno, kiu okazis samloke en 2017. La eventon ĉeforganizis E@I, helpe de pluraj kunorganizantoj kaj volontuloj.

Ĉi tiu renkontiĝo ne celas esperantistojn, nek estas celo iel tro puŝi en ĝi Esperanton. Ĝi estas por ĉiu plurlingvemulo, sendepende de tio, kiajn/kiujn lingvojn tiu aŭ alia parolas kaj kiomgrade. Tamen estas ege interesa rilato de Esperanto en la tuto: unue, ĝin elpensis kaj la tri unuajn fojojn organizis tri esperantistoj en Berlino: Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki. En 2017 transprenis la organizadon E@I, kune kun la slovaka poliglotino Lýdia Machová. Rezulte: ĉirkaŭ kvarono de la patroprenantoj nun scipovas Esperanton. Ne hazarde pluraj programeroj devenas rekte el la Esperanto-kulturo. Eble ankaŭ pro tio eĉ neesperantistoj bone sentas sin dum la evento – la Esperanta etoso penetras en ilin, eĉ se ili mem la lingvon (ankoraŭ) ne parolas. Multaj venintoj ekhavas ĉi tie la unuan eblon praktiki Esperanton, aŭ eĉ entute ekscias pri la lingvo kaj tuj vidas, kiom ĝi praktike uzeblas – ja preskaŭ la tuta organiza teamo uzas ĝin kiel laborlingvon! Eĉ se la angla estas la ĉefa lingvo de la evento, Esperanton eblus titoli kiel la dua lingvo kaj ĉefe “la unua organiza lingvo”.

Gravis ankaŭ la financa subteno: la eventon sponsoris pluraj lingvo-rilataj kompanioj (kutime komercaj firmaoj, eldonejoj), sed ankaŭ UEA kaj EAB (Britio); danke al tiuj unu salono – tiu por kulturaj programeroj – portis la nomon “Esperanto”, kaj la lingvo estis bone videbla sur diversaj afiŝoj kaj informiloj. Plia subtenanto estas la aplikaĵo “Amikumu”, kies du kreintoj eĉ fondis la eventon mem. La organizadon helpis ankaŭ la financa subteno de la Eŭropa Unio – nome la EVS-programo de Erasmus+. Danke al tiu haveblis kvar EVS-volontuloj en E@I, kiuj ege kontribuis por la sukceso de la renkontiĝo.

La aranĝo komenciĝis merkrede per la registriĝo, sekvis kelkaj poliglotaj lingvaj ludoj kaj finiĝis per solena malfermo vespere. Sekvis kvar tagoj plenaj de prelegoj, metiejoj, praktikaj lingvo-lecionoj kaj kultura programo – entute 95 programeroj. Ne mankis partoj, rekte prenitaj de la Esperanto-eventoj: gufujo, aligatorejo, kulinara festivalo, Internacia vespero, plurlingva koncerto de Jonny M.

La poliglota komunumo nur nun komencas aktive formiĝi kaj pli regule renkontiĝadi. Nun ekzistas tri grandaj plurlingvulaj eventoj: LangFest en Montrealo, Polyglot Conference (ĉiujare en alia lando) kaj Polyglot Gathering. Denove amuza fakto: en la organizado de ĉiuj ili estas envolvitaj esperantistoj! Kaj Polyglot Gathering iĝis la plej granda ĉi-speca evento kvazaŭ “UK de la poliglota komunumo”. Venontjare eblos antaŭvidi partoprenon de pli ol 600 poliglotoj. Ĝi eble denove okazos en Bratislavo, sed eble oni trovos lokon en alia mezeŭropa lando.

Pri la evento bone informis slovakaj amaskomunikiloj sed ankaŭ vaste pri ĝi informas sociaj retoj, blogoj, kaj la partoprenintoj mem. Jen la paĝo kun ligoj al artikoloj kaj fotaroj: https://www.polyglotbratislava.com/after-the-gathering/
Nun la kerna organiza teamo vigle pretigas la baldaŭan SES en Liptovský Mikuláš en Slovakio (kiu ŝajne ankaŭ iĝos unu el la plej grandaj ĝis nun – aliĝis jam 235 personoj). Detaloj pri ĝi: https://ses.ikso.net. Sed la E@I skipo ankaŭ diligente pretigas la unuan slovakian internacian lingvan festivalon “LingvaFest‘2018” (http://www.lingvafest.sk/eo/), kiu okazos la 28-29an de septembro en la sama Ekonomia Universitato. Kaj la 18-21an de oktobro atendos siajn partoprenontojn KAEST (https://kaest2018.ikso.net/) – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko kun sia ĉeftemo “Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”.

La event-organiza laboro en E@I bone progresas kaj alportas multaj frunktojn. Espereble tiel estos ankaŭ estonte. Ideoj por novaj projektoj kaj aranĝoj ne mankas!

Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/06/slovakio-19

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi