Esperanto en Jalto plu vivas

Nun mi povas diri la suprajn titol-vortojn, ĉar sukcesis la printempa Esperanto-aranĝo Aroma Tero (”ArTe”), organizita en la Krimea urbo Jalta. Sed antaŭ duonjaro, kiam mi por ĉiam adiaŭis mian forgeseman sed neforgeseblan edzon, Jefim Zajdman, mi eĉ ne imagis, ke tio eblos. Mi tute ne planis gvidi la Jaltan Esperanto-klubon Tero anstataŭ Jefim, kiu dum kvardek jaroj estis la ĉeforganizanto, motoro, cerbo kaj koro de nia klubo, kaj mi eĉ pensis translokiĝi al Odeso, kie loĝas miaj filoj. Sed mi hazarde komprenis, ke neniu krom mi povos daŭrigi liajn aferojn… Ĉiuj jaltaj esperantistoj kaj amikoj de Jefim rigardis min kaj ion atendis de mi. Kaj mi restis en Jalto. Restis por kolekti novajn kaj malnovajn esperantistojn, por organizi ion interesan, por daŭrigi la aferojn de Jefim.

Jefim Zajdman tragedie pereis la 23an de decembro kaj mi dum tuta monato konstante respondis retmesaĝojn kaj leterojn de liaj amikoj, parolis kun la homoj skajpe kaj telefone. Kaj pensis, kion fari por konservi Esperanton en Jalto. Iam mi interparolis kun Tatjana Orjol el Volgogrado, kantistino kiu bone scias kaj uzas Esperanton dum eksterlandaj vojaĝoj, kaj dum la interparolo aperis la ideo fari printempe renkontiĝon omaĝe al Jefim.

La sperta kaj saĝa Jefim preskaŭ ĉion faris mem, sed mi bezonis helpantojn kaj skribis al Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova. Ili subtenis la ideon kaj promesis helpi organizi la Aroman Teron. Rezulte al ni venis ses esperantistoj el aliaj regionoj kaj multe da krimeaj esperantistoj kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto.

La programo de Aroma Tero, kiu okazis en Jalto de la 29a de aprilo ĝis la 5a de majo, estis interesa, la vetero bona, la loĝado estis komforta kaj nemultekosta. Niaj profesiaj kantistinoj (T. Orjol el Volgogrado kaj V. Jareŝko el Peterburgo) koncertis ĉiuvespere, P. Moĵaev (Simferopolo) kaj S. Smetanina (Moskvo) gvidis ĉiumatene Esperanto-kurseton por diversaĝaj kaj diversnivelaj dezirantoj. Ekskursoj estis tradiciaj: gastoj vizitis palacojn, parkojn, plaĝojn, promenis tra la urbo kaj laŭ la marbordo. Ili veturis al tuttaga ekskurso al Sebastopolo.

La plej grava parto de ArTe estis renkontiĝo en la urba biblioteko A. P. Ĉeĥov. La programo estis dediĉita al Jefim Zajdman kaj tie estis aranĝita ekspozicio de esperantaĵoj el la arkivo de Jefim. Dekomence estis koncerto, sonis kantoj, kiujn li tradukis, en la plenumo de T.Orjol kaj V. Jareŝko.

Krom esperantistoj al la biblioteko venis poetoj, verkistoj kaj tradukistoj, ĉar en ĉi aranĝo estis prezentita la 57a numero de la almanako En rondo de amikoj, dediĉita al Jefim Zajdman. 42 paĝoj el 400 rakontas pri Jefim.

La biblioteko proponis fari konstantan ekspozicion pri Esperanto en la hela kaj komforta salono – ni devos nur aĉeti ŝrankojn kaj montrofenestron. Eble iam en Jalto aperos Esperanto-muzeo, kiu estus la plej bona memoro pri la vivo kaj multflanka agado de Jefim Zajdman. Post ArTe mi gvidas Esperanto-kurseton por infanoj kaj iliaj patrinoj, planas eldoni libron pri Jefim kaj libron de Jefim pri Esperanto-pioniroj, kiun li verkis sed ne sukcesis eldoni…

Vidu mem, ĉu nun mi povas forlasi Jalton kaj forveturi?

Anĵela Belenko

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/06/ruslando-14

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi