KER-Ekzameno en Moskvo

MosKVO

La 19an de majo en Moskvo okazis la naŭa sesio de KER-ekzameno – lingvoekzameno laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. Ĝin partoprenis naŭ homoj: tri en la nivelo B1, kvar en la nivelo B2 kaj du en la nivelo C1. Tri homoj venis el aliaj urboj: Sankt-Peterburgo, Novgorodo la Granda kaj Saransko. Inter la ekzamenitoj estis sep membroj de MEA MASI inkluzive de kvin finintoj de deverstempe pasintaj bazaj kursoj “Faru la Rondon”. La loka organizanto estis MEA MASI (Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Basov), la plenumadon de KER-agendo strikte sekvis Svetlana Smetanina, kiu gvidis la tutan proceduron.

La ekzamensesion salutis la ĉeforganizanto de KER-ekzamenoj Katalin Kováts (letere) kaj akademiano Nikolao Gudskov. Kun saluta subteno venis la plej juna C1-sukcesinto en Rusio Petro Fedosov. Aleksandr Basov teknike organizis filmadon kaj prizorgis pli ol dek intervjuojn.

Ni tutkore gratulas ĉiujn partoprenintojn de la KER-ekzameno pro la kuraĝo, pro la diligenta prepariĝo kaj pro la serioza laboro dum la ekzameno! Ni kredas, ke vi ĉiuj sukcesis!

Pli detale pri la ekzameno eblas legi en la social reto “V Kontakte” https://vk.com/ker9moskvo kaj https://vk.com/mea_masi.

La sekva, jam la deka, Moskva KER-Sesio okazos post unu jaro. Prepariĝu kaj venu!

Irina Gonĉarova
Aleksandr Basov

Foto: Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/06/ruslando-13

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi