Ankoraŭ unu libro pri Eroŝenko

Новикова, Татьяна; Захарова, Татьяна. Знаменитые земляки. Ерошенко. – Рыбинск: Медиарост, 2018. – 48 с., ил. – (Библиотека Белгородской семьи)

La libroserio “Biblioteko de Belgoroda familio” en populara stilo rakontas pri kultura-historia kaj natura diverseco de la Belgoroda regiono, situanta en la sud-okcidenta parto de Ruslando ĉe la limo kun Ukrainio. Kadre de ĉi tiu libroserio estas lanĉita la scienc-populara serio “Famaj samregionanoj”, kiu rakontas pri homoj, kiuj naskiĝis, vivis, kreis aŭ agis en Belgoroda regiono: ŝtataj kaj armeaj agantoj, verkistoj, sciencistoj, pentristoj, muzikistoj k. a.

La libroj estas destinitaj por familia legado, por loĝantoj de la regiono kaj turistoj. Entute en la serio jam aperis dudek biografioj de famuloj, en kies kreado partoprenis laborantoj de arkivoj, kulturaj kaj edukaj instancoj; estis uzitaj unikaj arkivaj materialoj, fotoj kaj ilustraĵoj. La aŭtoroj celis per simpla kaj komprenebla lingvaĵo rakonti ne pri datoj kaj faktoj, sed pri la sortoj de siaj herooj.

En ĉi tiu kulture grava serio estas eldonita ankaŭ libro pri la verkisto, vojaĝanto, instruisto kaj esperantisto Vasilij Eroŝenko (la pli ĝusta nomformo estas Jeroŝenko). La vivo de Eroŝenko estas prezentata kronologie ekde la infanaĝo tra lernejaj jaroj en Moskvo, vojaĝado en Eŭropo kaj Azio, reveno al la patrujo kun laboro en diversaj landopartoj ĝis la vivofino en Obuĥovka, apud Starij Oskol, Belgoroda regiono, kie nun funkcias muzeo dediĉita al Vasilij Eroŝenko.

Apero de biografio de esperantisto en la populara libroserio estas grava evento, ĉar la librojn de la serio (eldonkvanto de ĉiu unuopa titolo estas 5 mil 500 ekzempleroj) ricevas ĉiuj bibliotekoj kaj lernejoj de la regiono. Esperanto ricevas adekvatan prezenton en la libro, unu el kies ĉapitroj titoliĝas “En la lingvo de la tutmonda paco kaj amikeco”, kiun akompanas foto de Kalocsay, bildkartoj pri la Universalaj Kongresoj en Helsinko kaj Nurenbergo. La prezento de Esperanto aperas en alia ĉapitro, ĝin garnas portreto de Zamenhof, foto de Anna Ŝarapova, kiu rakontis al Vasilij pri Esperanto. Kompreneble, la rolo de Esperanto estas emfazita en la priskribo de la eksterlandaj vojaĝoj de Eroŝenko.

Kvankam en la libro estas prezentataj faktoj el la vivo de Eroŝenko, jam konataj de la esperantistoj, ĝi meritas lokon sur Esperanto-bretaroj: la libro estas tre riĉe ilustrita, ĝi eĉ aspektas albumece: formato 170×195 mm, nekutime luksa, dika, glacea papero, fortika bindo. Oni trovas fotojn ne nur de Eroŝenko mem, sed ankaŭ fotojn kaj reproduktaĵojn, kiuj montras lokojn, kie li vivis en diversaj periodoj. La rakontostilo estas flua kaj atentokapta, la vivosorto kaj foje danĝeraj aventuroj de Eroŝenko katenas intereson de la unufoja leganto ĝis la librofino.

Enestas informoj pri libroforme eldonitaj verkoj de la blinda verkisto, pri dokumentaj filmoj dediĉitaj al li. Okaze de la 125-jara jubileo de Eroŝenko estis kreitaj tri dokumentaj filmoj.

Jen laŭdinda iniciato prezenti al la ruslingva legantaro biografion de la eksterordinara blinda talentulo, kiu danke al Esperanto vidis la mondon!

Halina Gorecka

Legu ankaŭ la recenzon de Halina Gorecka pri la libro Vivis, vojaĝis, verkis: Esearo omaĝe al Vasilij Eroŝenko. (Tokio, 2015).

Ĉi tiu recenzo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/06/recenzo-87

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio de Esperanto, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi