Literatura kafejo en Budapeŝto kun la paro de Sezonoj

La 19an de julio, ges-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov gastos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, por prezenti sian lastan verkon: Nia diligenta kolegaro. Bonvenigos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Kiel kutime la literaturan kafejon aŭspicios Esperanta PEN-Centro.

La renkonto eble donos la ŝancon apliki proponon de Korĵenkov mem: «samtempe kun la proponoj [pri novaj nomoj] oni sendu ankaŭ “malproponojn” kaj listigu la nomojn de personoj, anstataŭ kiuj oniaj kandidatoj devis aperi en nia 200-persona listo». Sed fakte oni parolos pri libro kiun preskaŭ neniu ĉeestonto konas.

Utilus fiksi kriterion. Se laŭ la lando, aŭ regiono en la mondo, por Nederlando endus aldoni s-inon Julia Isbrücker, kaj tiam elekti inter Gerrit Berveling kaj Egidius Wensing por forviŝo. Por Iberio la indiko pri malproponoto estus multe pli facila, kaj la proponoton oni devus serĉi en Katalunio. Kiu havas tempon, tiu cerbumu.

Fonto: HeKo 682 2-B.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi