Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?

DuolingvoPli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sed kie estas tiuj lernantoj? Multaj el ili eble rezignas pri la lernado pro multaj kaŭzoj, interalie, ĉar ili ne sukcesis starigi personan kontakton kaj amikecan rilaton kun esperantistoj en siaj loĝurboj.

Pro tio UEA fariĝis partnero de Duolingvo. UEA helpos trovi evento-gastigantojn, kiuj jam bone konas Esperanton, kaj Duolingo prizorgos invitojn al tiaj lokaj eventoj por lernantoj, kiuj iom progresis en la Esperanto-kurso.

Gastigantoj estas volontuloj, kiuj organizas interesajn, agrablajn eventojn, kie Esperanto-lernantoj de ĉiuj niveloj lernas kaj amuziĝas kune. La eventoj povas esti diversspecaj, ekzemple babiladaj rondoj, studgrupoj, ludaj aŭ muzikaj renkontiĝoj en via loka klubo aŭ kafejoj, aŭ promenadoj en urboj aŭ en naturo.

Ni jam komencis traduki la evento-retejon de Duolingo al Esperanto, por ke ĉiuj esperantistoj povu gastigi eventojn, diskonigi ilin per Duolingo kaj akcepti novajn lernantojn. En ĉi tiu unua, prova fazo ni precipe serĉas volontulojn, kiuj krom Esperanto regas la anglan aŭ la hispanan, la du nunajn kurslingvojn.

Se allogas vin la ideo organizi eventojn kaj gastigi novajn Esperanto-lernantojn per Duolingo, bonvolu kontakti Emilio Cid cid.emilio@gmail.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №737.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?1

  1. Jazono diras:

    Dankon,

    Eble unu kialo ke la novuloj ne eniras esperantion rapide estas ke ne ekzistas longan liston al multaj centoj da facilaj, bonkvalitaj interesaj libroj por legi. Mi sxatas kelkajn librojn, tiujn mi legis. Mi legos plu sed kion mi elektu?

    Kial listo tauxgus en la retejo de duolingo mem, cxu ne?

    Jazono

Respondi