UEA elektiĝis en gvidan neregistaran grupon ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de neregistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO (pron. “kongo”).

Pli formale “La Konferenco de NRO-oj en Konsultaj Rilatoj kun UN”, CoNGO funkcias kiel tegmenta asocio por pli ol 500 organizoj kiuj tenas konsultajn rilatojn kun ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. La celo de CoNGO estas faciligi la partoprenon de NROj en la UN-sistemo kaj kunlabori kun UN por komunaj celoj, ekzemple la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

UEA jam delonge estas membro de CoNGO kaj partoprenas en ties kunvenoj kaj laborgrupoj. Lastatempe ĝi aparte aktivas en du komitatoj de CoNGO, pri paco (Vieno) kaj pri edukado (Novjorko), kaj krome akiris bonan reputacion en Ĝenevo pro siaj intervenoj en diskutoj pri homaj rajtoj. Surbaze de tiu longdaŭra kunlaboro, dum sia marta jarkunveno en Ĝenevo la membroj de CoNGO elektis UEA al sia estraro por la periodo 2018-2021.

Kiel estrarano de CoNGO, UEA kunlaboras kun 17 aliaj grandaj internaciaj NROj, sub la gvido de prezidanto Liberato Bautista, kiu laboras en Novjorko. Inter aliaj asocioj-estraranoj troivĝas Soka Gakkai Internacia, la Internacia Alianco de Virinoj, Soroptimist International, Internacia Humanista kaj Etika Unio, kaj Internacia Unio de Psikologia Scienco. La estraro kunvenas rotacie en Novjorko, Ĝenevo kaj Vieno, kie UEA estas reprezentata de, respektive, prof. Humphrey Tonkin, Stefano Keller, kaj prof. Hans-Michael Maitzen.

“Kunlaboro kun aliaj internaciaj asocioj estas grava elemento en la strategio de UEA pri Konsciigo,” komentas d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. “Tio gajnas por ni amikojn, donas okazojn por trejni niajn aktivulojn, kaj malfermas pordojn al komunaj projektoj en kiuj Esperanto ludas gravan rolon. Mi gratulas niajn reprezentantojn, ke ili tiel bone preparis la vojon al ĉi tiu signifoplena atingo. Ni energie plukonstruos sur ĝi!”

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №736.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi