Festivalo en la ĉefurbo de Udmurtio

LF en Udmurtio 2018

La junaj studentinoj Anastasija Pivovarova kaj Anna Kadrova kunorganizis la festivalon en Ijevsko (Foto: Valerija Titova)

La 21an de aprilo en la Internacia Orient-Eŭropa Universitato de Iĵevsk, la ĉefurbo de Udmurtio, okazis la kvara Lingva Festivalo, subtenata de MEA MASI. Pro la koincido de la datoj de la Iĵevska kaj Kaluga festivaloj la moskvanoj ne venis al la festivalo en Udmurtio, tamen dum la preparado la organizantoj multe konsultis min.

En 2017 ni oficvojaĝis al la 12a Moskva Lingva Festivalo du studentinojn de Udmurtia Ŝtata Universitato, kondiĉe ke ili ne nur prezentos la udmurtan lingvon, sed ankaŭ iĝos kunorganizantoj de la sekva Iĵevska festivalo. Anna Kadrova kaj Anastasija Pivovarova plenumis la promeson kaj sub gvido de kulturologo kaj lingva aktivulo Aleksej Ŝklajev formis la organizan teamon de la kvara Iĵevska Lingva Festivalo.

La festivalo imitis nian klasikan formaton, ĝi konsistis el kvin 45-minutaj blokoj kaj prezentis 20 lingvojn kaj ok prelegojn. Tri programeroj estis dediĉitaj al la udmurta lingvo. Dum la preparado de la festivalo ni zorgis, ke estu prezentita ankaŭ Esperanto. Pri nia lingvo dufoje rakontis la juna Iĵevska esperantisto Roman Mutin. Antaŭ la festivalo Aleksej Ŝklajev petis min sonregistri salutvortojn por la malfermo. Krom la kutimaj klarigoj pri rolo de Esperanto kaj esperantistoj en la historio de lingvaj festivaloj, mi emfazis la gravecon de la atento al la udmurta lingvo.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/05/udmurtio-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi