Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo

Peterburgo

Pro multaj interesatoj en kelkaj prezentadoj mankis sidlokoj
(Foto: Sergej Andrejsons)

Grandiĝas la lingva festivalo en la “norda ĉefurbo” de Rusio. Anstataŭ la kutimaj 50 programeroj dum la festivala tago, la 15an de aprilo okazis pli ol 70. Krom prezentoj de 40 lingvoj okazis ankaŭ prelegoj pri lingvistiko kaj lingvoinstruado, metiejo pri kaligrafio, enkonduka prelego pri la ĉina go-ludo.

Esperanton prezentis la ĉeforganizanto de la festivalo, instruisto de Esperanto Vjaĉeslav Ivanov. Per analizo de kelkaj poeziaj fragmentoj, li prezentis la gramatikon de nia lingvo kaj aldonis informojn pri la historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado. Krom tio la lingvo estis menciita en la granda prelego de Kuzma Smirnov pri artefaritaj lingvoj. Esperantistoj havis la eblecon interparoli dum la paroliga klubo de Esperanto, kiun gvidis Miĥail Kolodin. Profesiajn fotojn dum la festivaloo faris alia esperantista aktivulo – Sergej Andrejsons.

Grandan intereson de la partoprenantoj vekis prelego “Lingvoj de judaj epitafoj” de Motl Gordon, kiu partoprenis esploradon de tombejoj en orienteŭropaj landoj. Konata pro sia agado por popularigi la jidan lingvon, Motl faris ankaŭ apartan prezenton de la jida. Grandan aŭskultantaron kolektis ankaŭ prezentoj de la finna (krom la ŝtata lingvo de Finnlando estis aparte prezentita la finna de la Peterburga regiono kun ĝiaj specifaĵoj), ĉina, malnovslava kaj la rusa gestolingvo.

Sankt-Peterburgo

La festivalaj prezentantoj (Foto: Sergej Andrejsons)

La festivalo estas nekomerca kaj kostas nenion por la partoprenantoj, do ĉirkaŭ 600 personoj venis al la Sankt-Peterburga esplora universitato pri informaj teknologioj, mekaniko kaj optiko. Dank’ al malavara anonima subtenanto, ĉiuj prelegantoj ricevis riĉajn libropremiojn. La lingva festivalo en Sankt-Peterburgo okazis jam la dek-duan fojon. Lokaj esperantistoj organizas ĝin nome de REU.

Vjaĉeslav Ivanov

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/05/peterburgo-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi