La unua senpapera jaro de La Ondo de Esperanto

La Ondo de Esperanti
Ĉiuprintempe la redakcio de La Ondo de Esperanto kutimas prezenti la abonstatistikon por la antaŭa jaro por vidi kaj analizi la (mal)progreson. Sed tia statistiko por la pasinta jaro estas io nova por ni, ĉar 2017 estis la unua jaro, en kiu La Ondo aperis nur kiel bitgazeto post dek jaroj (2007-2016) da paralela kunekzistado de la papera kaj elektronika (pdf) versioj de nia gazeto. Do, ni nur aldonas plian linion al la kutima abontabelo.

La Ondo de Esperanto

Ĉi tiun tabelon oni povas interpreti dumaniere. Pesimisme: la suma nombro da abonoj en 2017 estas nur 61,3% de la suma abonnombro en 2016. Optimisme: la nombro de elektronikaj abonantoj duobliĝis.

Sed estas du pliaj konsiderindaj aspektoj: laborforta kaj financa. Ni vidu ilin.

La nuligo de la papera versio forprenis la neceson ĉiumonate transportadi pezajn kofrojn kun Ondoj kaj pasigi noktojn en malkomfortaj kaj ĉiam pli malmultaj busoj cirkulantaj inter la redaktejo en Kaliningrado (Ruslando), presejo en Olsztyn (Pollando) kaj ekspedejo en Kaŭno (Litovio), suprenporti la pezaĵojn al amiko en Kaŭno, en kies loĝejo okazas la enkovertigado, post kelkaj horoj malsuprenporti sakojn kun la pakitaj revuoj kaj transporti ilin al la ĉefpoŝtejo… Rezulte, ni ricevis tri aldonajn tagojn ĉiumonate (dutaga vojaĝado kaj unutaga ripozado post la elĉerpa vojaĝo tra tri landoj), ni malpli endanĝerigas nian sanon, kaj krome ni evitas problemojn, kiuj tro ofte okazas ĉe la limoj kaj en la busoj – fakte, sume temas pri unu gajnita monato en 2017!

Malgraŭ la reduktiĝo de la suma abonantaro de 442 al 271 la neta profito de la Ondo en 2017 restis la sama (eĉ iomete pli alta), kiel en la lasta papera jaro. Ja dum la lastaj jaroj la pagoj, ricevataj de la paper-abonantoj en Ruslando, Orienta Eŭropo kaj Suda Ameriko (duono da paper-abonoj!) tute ne donis profiton. Krome malaperis ankaŭ la vojaĝkostoj.

3600 eŭroj, enspezitaj en la pasinta jaro, egalas al 300 eŭroj monate – tute kontentiga monata salajro en Ruslanda provinco (ne en Moskvo aŭ Peterburgo), ja milionoj da ruslandanoj vivtenas sin per malpli altaj salajroj aŭ pensioj.

Resume, ni estas kontentaj pri la rezulto (ankaŭ ĉar malpliiĝis la nombro da rezervaj papergazetoj en nia loĝejo-redakcio-deponejo), kaj ni dankas ĉiuj niajn abonantojn kaj perantojn pro la subteno!

Ŝanĝiĝis la laŭlanda distribuo de la abonoj. En 2016 plej multaj abonantoj de La Ondo estis en Pollando (62 abonoj, inter ili nur 3 pdf-abonoj), kiu unuafoje en nia 27-jara historio jarfine superis Ruslandon (59 abonoj, inter ili 7 pdf-abonoj), sed en 2017 plej multaj abonantoj (28) estis en Germanio, kiu kun 42 abonoj (inter ili 18 pdf-abonoj) estis en la tria loko en nia lasta papera jaro. Entute, en 2017 niaj abonantoj estis en 44 landoj.

Jen la laŭlanda plejlisto por 2017 (parenteze estas elektronikaj abonoj en 2016):

Germanio 28 (18)
Ruslando 25 (7)
Usono 21 (14)
Hispanio 18 (10)
Francio 14 (8)
Pollando 14 (3)
Finnlando 13 (6)
Brazilo 12 (3)
Belgio 10 (3)
Japanio 10 (5)
Italio 9 (6)
Svedio 9 (3)
Britio 8 (5)
Aŭstrio 6 (5)
Nikaragvo 6 (6)
Ĉinio 5 (3)
Nederlando 5 (3)
Serbio (4)

La marta statistiko montras, ke ĉi-jare la abonantaro estos je ĉ. 10% malpli multa ol en 2017, ĉar pluraj el la antaŭaj paperaj abonantoj, kiuj unuafoje decidis legi la Ondon elektronike, trovis la bitgazeton malpli leginda ol la papera gazeto, kvankam ĝi iĝis pli ampleksa kaj pli aktuala.

Tamen ni esperas ricevi ĉi-jare ĉ. 240-250 abonojn. Vi povas helpli ĉe tio per diskonigo de La Ondo de Esperanto en viaj kluboj, en esperantistaj renkontiĝoj, en viaj blogoj, en sociaj retoj, kaj kontribuante al nia Abonhelpa Fonduso.

Halina Gorecka (eldonanto)
Aleksander Korĵenkov (redaktoro)

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2018/05/ondo-29

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La unua senpapera jaro de La Ondo de Esperanto

  1. Johana diras:

    Dankon Valerio (= Auditer altera) pro la memreklamo. Kiam via kooperativo prezentos similajn (malkaŝajn) informojn pri siaj periodaĵoj?

  2. Audietur altera diras:

    Interesa artikolo en HeKo:
    “De virtualo al realo: la kazo de LOdE”

    http://www.esperantio.net/index.php?id=3523

Respondi