200 hazarde elektitaj sanktuloj de l’ ĉiel’

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. — 320 p., il. (Serio Scio, №10). Kun financa subteno de ESF kaj CED. Prezo ĉe UEA: 30,00 €

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov kreis la libron, de kiu oni atendis partan plenigon de la vakuo pri ekzisto de nova “Enciklopedio de Esperanto” – Nia diligenta kolegaro (NDK), almenaŭ en la biografia parto. Nu, la bezono pri tia E-enciklopedio estas grandega, ĉar EdE aperis en 1934, kaj la enciklopedi-karaktera Esperanto en perspektivo – en 1974. Pri io pli nova kaj freŝa oni treege sopiris! Eĉ se la libro dume ne estas enciklopedio, ĝi tion similas: la artikoloj estas faritaj en enciklopedieca stilo, kaj entenas 200 alfabetorde aranĝitajn biografiojn de esperantistoj. Estas farita grandega laboro, la biografioj estas zorge kompilitaj surbaze de fidindaj fontoj, kun la necesaj referencoj. Ĉiuj donitaĵoj el NDK estas kontrolitaj kaj kontroleblaj, kaj ĝi povas servi kiel grava konsultlibro. La aŭtoroj laboris pri ĝi dum ĉ. 8 jaroj, kaj ilia propra diligento videblas sur ĉiu paĝo. Sufiĉas diri, ke mi ne rimarkis tajp- kaj stilerarojn! Laboro nepre laŭdinda kaj libro utila por ĉiu bona kluba kaj privata E-biblioteko.

Estas bona trajto de la biografiaro, ke ĝi ne koncentriĝas nur sur la “ĉefa” fluo de la movado: estas prezentitaj kaj agantoj de UEA kaj de SAT kaj de la E-Civito – do, roluloj de la ĉefaj tendencoj en nia historio, kune kun la tendencoj mem, ne estas kaŝataj.

Tamen, laŭdante la grandajn faritan laboron kaj utilecon de la libro, necesas diri pri du gravaj mankoj de NDK. La unua estas la ekstrema subjektiveco de la elekto de la nomoj, kiuj ĝin eniris. Ne, neniu el tiuj, kies biografiojn ni en la libro trovas, ne estas iel “malinda”. Sed ekzistas ne malpli, eble pli, da samideanoj, kiuj havas minimume ne malpli da meritoj antaŭ niaj movado kaj kulturo. Se pri homoj, delonge forpasintaj, ĉio estas en iom pli bona ordo – kvankam ankaŭ tie ĉeesto de unuj favore super la aliaj aperigas demandojn (kial forestas Teodoro Ŝvarc-Soros, Lajos Tárkony, Menu de Ménil, Rikardo Ŝulco, Eŭgeno Miĥalski, Nikolao Nekrasov, Josef Kavka, Konisi Gaku…?). Pri la elekto de nuntempuloj tiaj demandoj des pli grandas: kial estas la poeto A sed ne B, eldonisto C sed ne Ĉ, kantisto D sed ne E? Des pli se ili estis egale premiitaj aŭ/kaj honorigitaj? La kriterioj de elekto, anoncitaj en la antaŭparolo, ne ĉiam estas sekvataj. Kaj ĝenerale, pro kio devis esti ĝuste la ronda nombro 200? Kiu devigis al tiu rondigo? Se estis preparitaj 231 artikoloj (ankaŭ bele aspektanta nombro!), por kio oni forĵetis la 31, kiuj povis vere interesi la legantojn?

Fojfoje NDK ruze superis la kvanton 200, metante informojn pri familianoj en la ĉefartikolojn: en la biografio de Hilda Dresen estas konciza, sed bona informo pri Helmi Dresen, en la artikolo pri Renato Corsetti – informo pri Anna Löwenstein, en la artikolo pri István Nemere – pri Teresa Nemere ktp. Samtempe, en aliaj biografioj tiaj mencioj forestas: ekz., en la biografio de Jerzy Fornal estas nenio pri la E-meritoj de lia edzino Zofia Banet-Fornalowa, ks.

La dua manko de la biografioj estas troa “objektiveco” de la artikoloj, ilia strebo eviti ĉion malglatan, kio atestus la ekziston de kontraŭdiroj, kvereloj, skandaloj ktp. inter esperantistoj; tio rilatas ankaŭ al ideologiaj konvinkoj kaj partiaj apartenoj de homoj – krom tiuj okazoj, kiam tion tute ne eblas eviti (Drezen, Lanti ks.). El la biografio de Lapenna ni ne povas ekscii, ke, antaŭ ol li fariĝis antikomunisto, li estis membro de la komunista partio, el la biografio de Teo Jung – ke li elvokis por la movado la terure dolorigan lingvan “ata-ita-diskuton”; la rilatoj inter Lanti kaj Drezen estas menciataj tiom nebule, ke oni ne povas konjekti, kio estas aludata. Plejparte la veraj homoj aspektas en NDK kiel iuj “sanktuloj de l’ ĉiel’”. Enciklopedieco ne nepre signifas sensukigon kaj sekigon de la reala historio, male, tio kondukas al perdo de signifaj informoj.

Konklude eblas diri, ke jam temas pri ĝermo de la sopirata enciklopedio, kiu vere utilas. Sed ĝi ankoraŭ ne donas la adekvatan “portreton” de nia komunumo. Por fariĝi tio, NDK devus ne halti ĉe la mistera kvanto 200, sed havi multe pli da biografioj, ol nun estas, kaj ne eviti certajn “tiklajn” temojn.

Nikolao Gudskov

Fonto: Esperanto, 2018, №6, p. 129.

Pri la du mankoj de NDK

La unua “manko”, kiun emfazas la Moskva recenzinto, probable fontas el lia neatento. Se li atente legus la antaŭparolon, li lernus, ke NDK apartenas al la speco de enciklopediecaj biografiaroj pri 100 (malpli ofte 50 aŭ 200) aktoroj, amorantinoj, antikvuloj, aventuristoj, futbalistoj, judoj, moskvanoj, murdistoj, pentristoj, piratoj, romianoj, ruslandanoj, saĝuloj, sciencistoj, stranguloj, suicidintoj, ŝakistoj, teroristoj, tiranoj, usonanoj, venenistoj, verkistoj, vojaĝantoj kaj “geniuloj, kiuj ŝanĝis la mondon”. Nun aperis tia volumo pri 200 eminentaj esperantistoj, kaj estus strange, se en ĝi – kontraŭ la “reguloj de l’ ĝenro” – enestus ne 200, sed 231 biografioj.

La recenzinto afable proponas kelkajn pliajn nomojn, sed ni jam sugestis al pli fruaj proponintoj, ke samtempe kun la proponoj oni sendu ankaŭ “malproponojn” kaj listigu la nomojn de personoj, anstataŭ kiuj oniaj kandidatoj devis aperi en nia 200-persona listo.

La dua menciita manko estas nia “troa objektiveco”. Eble por la recenzinto kaj por aliaj (espereble, ne plimultaj) uzantoj de NDK la manko (foresto de io bezonata) de skandaloj, kvereloj, klaĉoj kaj konfliktoj – kiuj neeviteble garnas la vivon de ĉiu gravulo en la mondo – efektive estas manko (foresto de necesa kvalito) de nia verko, sed dum la interna redakcia pritraktado de apartaj artikoloj estis decidite, ke en NDK aperu faktoj, sed ne priskribo de kvereloj kaj klaĉoj, kies prezentadon ni volonte cedas al aliaj aŭtoroj. Finfine, laŭ la Zamenhofaj vortoj: “kio al unu ŝajnas esti manko, estas rigardata de alia kiel supereco”.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli pri NDK:

Kolofono, antaŭparolo, dankpaĝo
La nomlisto
Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov: NDK sub lupeo
Povilas Jegorovas: Prezento de NDK en Vilno
Recenzo de Josip Pleadin.

Aĉetu la libron en la libroservo de UEA

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi