Jubileoj kaj memordatoj en majo 2018

La Ondo de Esperanto02. Antaŭ 30 jaroj mortis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukanto (i.a. de Princidino Mary de Lermontov), Esperanto-instruisto.

14. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Vilmos Bleier (1903-1922-1940), juda hungaria foirvendisto, seruristo kaj esperantisto; salajrata oficisto de Hungara Esperantista Societo Laborista (1924-30); ekde 1931 la ĉefa posedanto de Literatura Mondo kaj de Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, kunredaktoro de Enciklopedio de Esperanto, eldoninto de pluraj gravaj Esperanto-libroj kaj aŭtoro de multaj artikoloj.

14. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis André Albault (1923-1939-2017), franca medicinisto kaj esperantisto, prezidanto de UFE (1967-74), estrarano de UEA pri kulturo (1962-67), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1983-95), redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (1958-59) kaj Monda Kulturo (1963-66), aŭtoro de pluraj verkoj (Dictionnaire français-Espéranto, 1961; Naŭ prelegoj pri la Fundamento, 1990; Vojaĝo tra la landoj, 1991 k. a.), kreinto de la alfabeto NHA por Esperanto, patro de tri denaskaj esperantistoj.

14. Antaŭ 45 jaroj mortis Raymond Schwartz (1894-1909-1973), franca bankoficisto kaj esperantisto, animanto de la kabaredoj La Verda Kato, La Bolanta Kaldrono kaj La Tri Koboldoj en Parizo; aŭtoro de Verdkata testamento (1926), Prozo ridetanta (1928), Anni kaj Montmartre (1930), La stranga butiko (1931), La ĝoja podio (1949), Kiel akvo de l’ rivero (1963), Vole … novele (1971), … kun siaspeca spico! (1971) k. a., redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-35).

16. Antaŭ 5 jaroj mortis Werner Bormann (1931-1947-2013), germana ekonomikisto, ŝtatoficisto kaj esperantisto, prezidanto de GEA (1967-77), vicprezidanto (1974-77) k ĝenerala sekretario (1977-80) de UEA, direktoro de Germana Esperanto-Instituto (1967-92), prezidanto de FAME-Fondaĵo (2000-05), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1995-98), aŭtoro de Bona ŝanco (1970), La lingva problemo en la Eŭropa Komunumaro (1977), Mondkomerco kaj lingvo (1993), Interlingvistiko – planlingvoj kaj iliaj ecoj (2004) k. a.

23. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Chen Yuan (1918-1931-2004), ĉina redaktoro, lingvisto, ŝtatoficisto (vicprezidanto de la Ŝtata Skriblingva Reformkomisiono, vicprezidanto de Ĉina Eldonista Asocio, direktoro de la Instituto pri Aplika Lingvistiko ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en la Ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj) kaj esperantisto, ĝenerala sekretario de ĈEL meze de la 1950aj jaroj, vicprezidanto (1980-89) k prezidanto (1989-95) de ĈEL, redaktinto de pluraj eldonaĵoj en/pri Eo, vicprezidanto de LKK kaj la ĉeforganizinto de la 71a UK en Pekino (1986), honora prezidanto de ĈEL (1995), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1986).

23. Antaŭ 60 jaroj (1958) naskiĝis la redaktoro de La Ondo.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/05/majo-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi