Eterne juna Lingva Festivalo en Kalugo

LF en Kalugo

Kalugaj lernejanoj interesiĝas pri lingvoj kaj pri Esperanto
(Foto: Irina Gonĉarova)

La 21an de aprilo en la malnova rusa urbo Kaluga (je trihora trajnveturado de Moskvo) okazis Lerneja Lingva Festivalo, organizata jam dum sep jaroj de la urba departemento pri edukado kaj de Moskva Esperanto-Asocio MASI. La festivalo en Kalugo estas destinita por lingvoŝatanta lernantaro el la urbaj mezlernejoj. Ĝi estas ido de la Moskva Lingva Festivalo, kiu kuraĝigis la urbajn klerigajn instituciojn okazigi la festivalon, garantiante sian nepran organizan kaj enhavan helpon. Tial ekde la unua Kaluga festivalo moskvanoj riĉigas la lokan programon per siaj kontribuoj, kaj la nomo de MEA MASI staras sur la frontpaĝo de la festivala programfolio kiel la dua organizanto.

Ĉi-jare estis rekorda kvanto da fluparolantaj esperantistoj en la 10-homa Moskva teamo. Venis la MASIanoj Pjotr Fedosov (prezento de Esperanto kaj prelego pri la rusa lingvo), Ivan Sarkisov (du ĝeneral-lingvistikaj prelegoj), Tatjana Moĵnjakova (ludoj pri diverslingvaj proverboj) kaj Irina Gonĉarova (metiejo pri Esperanto-poŝtkruciĝo); el Sankt-Peterburgo venis eksMASIano Kuzma Smirnov (du prelegoj pri planlingvoj kaj unu pri mistraktoj de lingvoj). Kiel gasto kun ni venis Britta Loose-Vanjuŝkin, germanino, nun loĝanta en Moskvo.

Dum la malfermo Irina Gonĉarova salutis la festivalon nome de MEA MASI, substrekante la rolon de esperantistoj en la okazigo de lingvaj festivaloj, kaj la parado de la prezentantoj ebligis menciojn pri Esperantaj programeroj.

Dum la labora festivala programo – tri 40-minutaj blokoj po 15 programeroj en ĉiu – ambaŭ Esperantaj programeroj havis grandan sukceson ĉe la publiko. La 13-jara Petro Fedosov prezentis Esperanton en sia tipa akademia maniero. Irina Gonĉarova okazigis surskribadon de belaj bildkartoj, sendotaj al la membroj de Esperanto-poŝtkruciĝo. Trideko da lernejanoj kaj unu plenaĝa sinjorino entuziasme kopiis de sur la tabulo la salutfrazon, samtempe ensorbante gramatikajn kaj leksikajn klarigojn. Ne eblas certi, ke la tridek surskribitaj kartoj estos ĝuste afrankitaj kaj enpoŝtkestigitaj, sed, certe, ĉiuj per natura praktika ago perceptis vastan geografion de Esperantujo kaj facilecon de skribado. Ĉiuj infanoj ricevis la unuan sperton mane surskribi poŝtkarton kaj aranĝi ĝin por sendo eksterlanden. Ĉiuj ricevis multajn pozitivajn emociojn dum la kuna agado, kaj kvar knabinoj post kelkaj tagoj eĉ registriĝis al la Esperanto-poŝtkruciĝo.

Post la labora parto ĝojigis la publikon koncerto. Kalugo famas pro bonegaj koncertoj de lokaj infanoj kaj gejunuloj. Ĉi-foje en la programo estis steloj de la TV-programo “Voĉo: infanoj!” En la fermo konklude parolis Irina Gonĉarova, kaj sonis senĉesaj dankoj dum la enmanigo de la dankfolioj al la programergvidantoj.

LF en Kalugo

En la festivala koncerto (Foto: Irina Gonĉarova)

La lokaj gvidantoj persone kaj publike danke menciadis la helpon de la Moskva festivala teamo de MEA MASI, kiu tre multe faras por la Kaluga LF – ja el la 30 festivalaj programeroj 17 estis faritaj de la moskvanoj. Ni prezentis kvin lingvojn, naŭ lingvistikajn prelegojn kaj tri praktikadojn. Kompreneble, ni estas invititaj por la sekva jaro. Eblas certi, ke ĉiuj ĉeestantoj forportis kun si pozitivan impreson kaj pri la festivalo kaj pri la lingva fenomeno, uzata de moskvanoj por paroli, kiu nomiĝas Esperanto.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/05/kalugo

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi