UEA pri la Monda Tago por Kultura Diverseco

Ĉiujare je la 21a de majo, la komunumo de Unuiĝintaj Nacioj festas la Mondan Tagon por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. Tiu festado unue okazis en la jaro 2002, sekve de aprobo fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en novembro de la antaŭa jaro, de la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco.

Laŭ Artikolo 1 de la Deklaracio, “Tiu diverseco estas enkorpigita en la unikeco kaj plureco de la identoj de la grupoj kaj socioj kiuj konsistigas la homaron. Kiel fonto de interŝanĝo, novigo kaj kreemo, kultura diverseco estas same necesa al la homaro kiel estas biodiverseco al la naturo. En tiu senco, ĝi estas la komuna heredaĵo de la homaro kaj rekoninda kaj asertinda favore al la nuna kaj estontaj generacioj.”

Artikolo 5 siavice atentigas, ke “Kulturaj rajtoj estas integra parto de la homaj rajtoj, kiuj estas universalaj, nedivideblaj kaj interdependaj. La florado de krea diverseco neprigas la plenan realigon de kulturaj rajtoj… Sekve, ĉiuj homoj havas la rajton esprimi sin kaj krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili mem elektas, precipe en sia denaska lingvo; ĉiuj personoj rajtas al altkvalitaj edukado kaj trejnado kiuj plene respektas ilian kulturan identecon; kaj ĉiuj homoj rajtas partopreni kulturan vivon kiun ili mem elektas, kaj plenumi siajn proprajn kulturajn morojn, konforme al respekto al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.”

Universala Esperanto-Asocio subtenas la klopodojn de Unesko kaj de Unuiĝintaj Nacioj konservi kaj fortigi lingvan diversecon, kaj samtempe serĉi vojojn por transponti tiun diversecon apoge al la homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo. La Asocio subtenas la sentojn esprimitajn en Artikolo 6 de la Deklaracio: “Samtempe kun sekurigo de la libera fluo de ideoj per vortoj kaj bildoj, oni zorgu ke ĉiuj kulturoj povu esprimi sin kaj konatigi sin. Libereco de esprimo, komunikmedia pluralismo, multlingvismo, egala aliro al belarto kaj al scienca kaj teknika scio, inkluzive en cifereca formo, kaj la ebleco, ke ĉiuj kulturoj havu aliron al la iloj de esprimado kaj disvastigo, estas la garantiiloj de kultura diverseco.”

La Agadplano aprobita de la Ĝenerala Konferenco por realigo de la Deklaracio enhavas tri promesojn kiuj rilatas al lingvoj, nome:

  1. Protekton de la lingva heredaĵo de la homaro kaj subtenado de esprimo, kreo kaj disvastigo en kiel eble plej granda nombro da lingvoj.
  1. Instigon de lingva diverseco – samtempe respekte al la denaska lingvo – je ĉiuj niveloj de edukado, ĉie kie tio eblas, kaj kuraĝigon al lernado de pluraj lingvoj ekde la plej frua aĝo.
  1. Antaŭenigon de lingva diverseco en kiberspaco kaj kuraĝigon de universala aliro tra la tutmonda reto al ĉiuj informoj en la publika sfero.

Nia Asocio instigas siajn membrojn festi kaj apogi kulturan diversecon, kaj utiligi la Internacian Lingvon Esperanto kiel rimedon por engaĝiĝi kun la diversaj kulturoj de la mondo en spirito de reciprokeco kaj respekto. Se la “dialogo” menciita en la titolo de la nuna Tago portu sian plenan signifon, devas nepre temi pri dudirekta komunikado kiel eble plej senpera kaj signifoplena.

La ĉi-jara festa mesaĝo pri la Tago de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, emfazas “la neceson protekti la diversajn formojn de kultura esprimiĝo – lingvojn, artojn, metiojn, vivstilojn – precipe tiujn de minoritataj popoloj, tiel ke ili ne forviŝiĝu fare de la normiga movado kiu akompanas tutmondiĝon.” Ŝi citas la vortojn de Mahatma Gandhi: “Mi ne deziras, ke mia domo estu murigita je ĉiuj flankoj, nek ke la fenestroj estu ŝtopitaj. Mi deziras, ke la kulturo de ĉiuj landoj estu disblovita tra mia domo kiel eble plej libere.” Pro tio, s-ino Azoulay sugestas, “kulturo ne estas heredaĵo ŝtone fiksita, sed heredaĵo vivanta kaj spiranta, malferma al influoj kaj dialogo, permesanta al ni adaptiĝi pli pace al la mondaj ŝanĝiĝoj.”

Ni gratulas Uneskon kaj Unuiĝintajn Naciojn pro iliaj klopodoj antaŭenigi kulturan diversecon, kaj tian daŭripovan evoluigon kiu konservas tiun diversecon, kaj promesas nian aktivan subtenon al tiuj klopodoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №735.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi