Trezoro Huang Yinbao – nova estrarano de UEA

Trezoro

La 21an de aprilo la prezidanto de UEA Mark Fettes informis pri la rezulto de la reta voĉdonado en la komitato de UEA pri elekto de du pliaj estraranoj de UEA. Ĉi-sube estas lia informo.

Finiĝis la voĉdono pri elekto de du pliaj estraranoj. Partoprenis 46 komitatanoj el 62, do la voĉdono estis kvoruma. Por elektiĝo necesis ricevi almenaŭ duonon de la eblaj voĉoj, do 23. 8 komitatanoj voĉdonis sindetene (ili voĉdonis por neniu kandidato).

La kandidatoj ricevis jenajn voĉojn:

Trezoro – 25
Orlando Raola – 22
Amri Wandel – 10
Barbara Pietrzak – 5
Bruĉjo Kasini – 2 ĝis 14*

* Mi metis steleton ĉe la rezulto ĉe Bruĉjo, ĉar dum la voĉdonado nia teknika helpanto Paul Helly konstatis problemon specife pri la registrado de voĉoj por li (la sistemo ne kalkulis ilin). Paul korektis la problemon, sed ni frontis eblan bezonon denove malvalidigi la voĉdonon, ĉar ni ne scias, kiom da voĉoj Bruĉjo ricevis antaŭ la korekto. Tamen la finaj rezultoj montras, ke tiuj voĉoj ne povus esti sufiĉaj por elekti lin. 38 komitatanoj voĉdonis por almenaŭ unu kandidato, do la suma nombro de eblaj voĉoj estas 76. Ni havas certecon pri 64 el tiuj voĉoj, do restas 12, kiuj estis aŭ voĉoj por Bruĉjo (antaŭ la korekto) aŭ voĉoj por neniu (se la koncerna komitatano uzis nur unu el siaj du voĉoj). La maksimumaj voĉoj por Bruĉjo estus do 14.

Ni havas do klaran rezulton. Nur unu kandidato ricevis pli ol duono de la esprimitaj voĉoj, nome Trezoro, kiu fariĝas do la 7a estrarano. Mi gratulas kaj bonvenigas lin!

Mi krome esprimas elkoran dankon al la aliaj kvar kandidatoj – kaj kondolencojn al Orlando, kiu maltrafis la sojlon por elektiĝo per nur unu voĉo! Ni esploros kun li la eblojn de pli proksima kunlaboro sur la kampoj, kiuj interesas lin.

Ĉi-sube mi donas la liston de voĉdonintoj. Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis!

Listo de voĉdonintoj en la elekto de du pliaj estraranoj

S-ino Ann-Louise Åkerlund, S-ino A. Barbara Pietrzak, A.J. Bakker-ten Hagen, Aleks Kadar, Prof. Amri Wandel, S-ro Brian R. Moon, Brunetto Casini, S-ino Claude Nourmont, Dennis Keefe, S-ro Dietrich M. Weidmann, Emílio Carlos Vaz Cid, S-ro Eŭheno Kovtonjuk, Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr., S-ino Flory Witdoeckt, D-ro Mark T. Fettes, D-ro Gábor Márkus, Guy Matte, Trezoro Huang Yinbao, S-ino Ileana Schrøder, Mag. Janez Jug, S-ro José Antonio Vergara Olavarría, Sibayama Zyuniti, S-ro Povilas Jegorovas, Katarína Steele, S-ro Lee Jungkee, D-ro Christoph Klawe, S-ro Kanjo Mitev Kanev, Robert Kamiński, Libuše Hýblová, D-ro Ulrich Lins, S-ro Michael Boris Mandirola, S-ino Mireille Grosjean, S-ino Mallely Martínez Mateos, Michal Matúšov, Maria Rosaria Spanò, D-ro Orlando E. Raola, Osmo Buller, Arina Osipova, S-ino Pham Mai Lan, S-ro Rafael Henrique Zerbetto, S-ro Robert Moerbeek, S-ro Stefan MacGill, Edvige Tantin Ackermann, S-ro Tuomo Grundström, S-ino Rodica Anişoara Todor, S-ino Zsófia Kóródy

Mark Fettes
prezidanto de UEA

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi