Nur 30 paĝoj!

Weide, Peter. Mi pequeña gramática de Esperanto. – Melby: Peter Weide, [2017]. – 30 p.

Nur 30 paĝoj! Mirinde! Weide atingas aranĝi en eta spaco egan enhavon. Kompreneble, oni ne rajtas esperi, ke tia gramatika manlibreto havu sufiĉan amason da ekzemploj kaj ĉiutagaj situacioj por plene posedi la lingvon. Tion ne atingas eĉ la fama PMEG, kiu estas konata de preskaŭ ĉiuj, kelkfoje malfermita de multaj, parte studata de pluraj, kaj tralegita de preskaŭ neniu.

La Weidea libreto estas aranĝita promeno sur la lingva Esperanta vojo tra ĝiaj eroj: kiuj ili estas (substantivo, verbo ktp), kiel ili miksiĝas por atingi frazojn (afiksoj, akuzativo ktp), kio okazas pri kelkaj flankoj el la lingvo (tabelvortoj, komparadoj ktp), kaj kiel scii pli (datoj, utilaj retpaĝoj). Ĉiumomente, la aŭtoro klopodas sekvi la saman logikon por ĉiu lingva elemento: nomo, rolo, klarigoj, ekzemploj.

Vi havas en tiu libro bonan ilon por apogi la lernadon de viaj komencantoj pere de rimedo, kiu povas roli kiel manlibreto por esti konsultita laŭbezone. Ne esperu luksan eldonon, sed utilan. Kohere, ne esperu multekostan decidon. La kajero kostas nur 3,50 eŭrojn, ĝi estas mendebla ĉe la aŭtoro rete peter.weide@mail.dk. Tamen vi povas mendi mil ekzemplerojn por via sukcesa kurso kaj atingi bonan rabaton.

Vicente Manzano-Arrondo

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/04/recenzo-86

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi