Ducent eminentuloj en unu volumo

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. – 320 p., il.; 500 ekz. – (Serio Scio, №10).

La renoma kaliningrada Esperanto-eldonejo Sezonoj kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio el Kaunas kaj kun subvencioj de Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) komence de 2018 eldonis ankoraŭ unu imponan verkon. Temas pri enciklopedio titolita Nia Diligenta Kolegaro, kiu en la subtitolo atentigas, ke temas pri “biografioj de 200 eminentaj esperantistoj”. Ĝi estas la deka volumo de la Serio Scio, aŭtorita de la tandemo Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Kvankam temas pri kompilaĵo de grandparte jam konataj scioj pri multaj aktivuloj de Esperantujo, la verko meritas la titolon “aŭtorita”, ĉar la biografioj estas pliampleksigitaj, kun plurlokaj plidetaligoj, kaj havas tute alian verkostilon, kio signifas, ke la novan, unuecan formon donis la du menciitaj aŭtoroj. La kompiladon helpis la dekpersona redakta komitato, en kiu troviĝis konataj nomoj de Esperantujo, kaj pli ol sepdek kunlaborantoj el diversaj landoj.

Antaŭ ol legi tiun 320-paĝan libron, oni konsideru, ke ĉiun similan verkon vole aŭ nevole karakterizas personaj gusto kaj elekto. Ĝuste pro tio la subtitolo, kiu anoncas pri “200 eminentaj esperantistoj”, pli adekvatas sen superlativo, kion la aŭtoroj certe bone pripensis. La eminenteco de unuopaj personoj ĉi tie prezentitaj, konsistas el ilia elstara rolo en la vasta Esperanto-movado, kaj estus malfacile diveni aŭ decidi, kiuj estas la plej eminentaj. En plej bona kazo de publika pritrakto de tiu temo okazus senfinaj disputoj, sen definitiva konsento, ĉar ĉies gustojn oni neniam kontentigus!

Por eviti kritikojn de malkontentuloj pri la enhavo, la aŭtoroj jam en la Antaŭparolo (p. 3-5) klarigis la kriteriojn, laŭ kiuj la verko estis kompilita. Kiel konate, la sola ekzistanta ĝenerala enciklopedio de Esperanto estas tiu, eldonita de Literatura Mondo en du volumoj en 1933, kaj dufoje senŝanĝe represita de Hungara Esperanto-Asocio (en 1979 kaj 1986). Tiu enciklopedio jardekojn poste estas tre neaktuala el multaj vidpunktoj. Antaŭ duonjarcento estis iniciatita nova eldono ĉe Centro de Esploro kaj Dokumentado, sed la afero neniam realiĝis. Aperis poste kelkaj landaj aŭ internaciaj biografiaroj, sed ili ne atingis la nivelon de ĝenerala kaj kompleta enciklopedio pri Esperanto. Pri la kompleteco ne arogas fanfaroni eĉ la aŭtoroj de Nia Diligenta Kolegaro, kiuj sian verkon prezentis kiel aron da biografioj, kolektitaj laŭ anticipe difinitaj kriterioj. Kompreneble, tiuj kriterioj, almenaŭ laŭ mia opinio, ludis kiel limiga faktoro por havi pli justan elekton.

En la jaro 2000 Ljubomir Trinfonĉovski, tiama redaktoro de Literatura Foiro, petis la legantojn de la revuoj, aliĝintaj al la Esperanta Civito, kompili liston de cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento, kiun li publikigis du jarojn poste. Sendepende de lia listo (el kiu Gorecka kaj Korĵenkov prenis 80 nomojn), la aŭtoroj de Nia Diligenta Kolegaro kolektadis biografiajn kaj historiajn materialojn, kiuj, kombinitaj kun la listo de Trifonĉovski, fariĝis vefto por teksado de ilia verko. Startiginte la projekton en 2007, la aŭtoroj aldonis al la listo de Trifonĉovski la nomojn de la plej gravaj Esperanto-agantoj en la sferoj de movad-organizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a. Ili ankaŭ aldonis la prezidantojn kaj direktorojn de UEA kaj de la Lingvaj Institucioj (Lingva Komitato kaj Akademio de Esperanto), kaj konsideris la listojn de la laŭreatoj de la ĉefaj Esperanto-premioj kaj la personojn, kiuj ricevis la titolon de la “Esperantisto de la Jaro”. La aŭtoroj rifuzis postajn proponojn de tiuj, kiuj aludis pri “reprezenta laŭlanda principo” aŭ “politika ĝusteco”. Ili asertas, ke “La ĉefa kriterio estis kaj restis nur la graveco de la kontribuo de ĉiu konkreta persono, sendepende de ties nacia kaj seksa apartenoj” (p. 4), kiu estas aplikata nur al la elektitaj personoj, sed ne al same (aŭ eĉ pli) eminentaj, kiuj restis nemenciitaj, kaj tio nur konfirmas mian tezon pri nekongrua elekto.

El la 200 nomoj menciitaj en ĉi tiu libro, tri kvaronoj rilatas la forpasintojn, kaj nur 54 personoj estas vivantaj esperantistoj de nia epoko. Verŝajne multaj legantoj sendiskute akceptos la eminentecon de la forpasintoj, sed ĉe la vivantoj restos skeptikuloj kiuj opinios, ke la listo devis aspekti alie. Sed la kritikantoj devus relegi kion mi skribis ĉi-supre: la kriterioj por elekto ludis la ĉefan rolon, kaj ili estis anticipe konataj. Ŝajnas, ke ankaŭ la kreintoj de la kriterioj komprenis, ke temis pri la plej malforta ĉenero en ilia laboro. Do, ili anoncis novan eldonon (iam aperontan), en kiu estos pliaj 50 nomoj. Tiu sistemo estas pravigebla ĉar, se oni volus iam havi kompletan enciklopedion, oni devus kompiladi la materialon iom post iom dum jaroj, pliampleksigante kaj plidetaligante ĝin kaj enplektante en la laboron ĉiam pli da fakuloj kaj kunlaborantoj, kiuj kritike analizus la antaŭe ekzistintajn biografiojn. Se diri reale, la ĵus aperinta biografiaro akceptis ĝuste tiun principon! Por la elektitaj personoj (eĉ se la elekto ne ricevos plenan konsenton de la esperantistaro), la plenumitan taskon la duopo Gorecka-Korĵenkov faris konsiderinde pli kvalite ol estas ĝeneralaj kutimoj en Esperantujo. Ili uzis ĉiujn atingeblajn fontojn kaj jam konatajn biografiarojn, kompletigante la biografiojn per novaj ekscioj. Regule al ĉiu biografio ili almetis liston de konsultitaj verkoj aŭ artikoloj, kio estas kutima scienca maniero por dokumenti la rezultojn de sia laboro.

La verko estas organizita skeme, kaj ĉiuj biografioj havas difinitajn formon kaj enhavon. Temas pri bona enciklopedia stilo, en kiu Andreas Künzli en sia januara retmesaĝo malkaŝas “oficialecan stilon laŭ sovetia kaj rusa enciklopedia tradicio, en kiu ĉiuj tiklaj temoj estas evitataj”. Laŭ mia persona opinio, la stilo tute kongruas kun ĝeneralaj enciklopediaj principoj: bona verkostilo, senerara teksto en faktografia senco, kvalitaj fotoj, prononco de nomoj, skribitaj ankaŭ en la originalaj alfabetoj, ktp. La longeco de biografioj estas unuecigita kiom eblis, kaj reale temas pri tre detalaj biografioj, kiuj donas sufiĉe klaran bildon pri koncernaj personoj. Eble menciado de t. n. „tiklaj temoj” elvokus plian intereson pri la verko, sed mi preferas tiajn analizojn legi en gazetaraj artikoloj, ĉar ofte temas nur pri nekontroleblaj kaj nesufiĉe bone dokumentitaj faktoj, kion mi asertas surbaze de miaj propraj esploroj. Foresto de iu informo ne malpliigas la valoron de la enestantaj faktoj!

Kvankam la geografia strukturo de iama mondo ne koincidas kun la nuna stato, laŭ provizora kalkulo mi nombris entute 41 landojn, kiuj konsistigas jenan liston (enkrampe troviĝas nombro da personoj): Francio (27), Germanio (21), Hungario (15), Pollando (11), Ruslando (11), Svislando (10), Britio (9), Italio (8), Kroatio (7), Nederlando (6), Bulgario (5), Ĉeĥio (5), Ĉinio (5), Hispanio (5), Svedio (5), Rumanio (4), Aŭstralio (3), Brazilo (3), Finnlando (3), Japanio (3), Litovio (3), Serbio (3), Slovakio (3), Usono (3), Barato (2), Belgio (2), Estonio (2), Koreujo (2), Vjetnamio (2), Armenio (1), Aŭstrio (1), Danio (1), Grekio (1), Islando (1), Israelo (1), Kanado (1), Latvio (1), Malto (1), Norvegio (1), Nov-Zelando (1) kaj Togolando (1). Konvinke la unuan pozicion tenas Francio, kaj en la supra parto de la listo ne surprizas la t. n. “grandaj Esperantaj nacioj” kiel germanoj, hungaroj, poloj, rusoj, svisoj, britoj, italoj.

Mirinde, mia lando Kroatio, okupas la tre altan 9-an lokon kun 7 reprezentantoj! Sendiskute temas pri gravaj movadaj figuroj (Barković, Brozović, Flego, Gjivoje, Lapenna, Štimec, Tišljar), el kiuj du estis membroj de la redakta komitato (Štimec kaj Tišljar). Kvankam la elekto estas principe akceptebla, almenaŭ mi, kiel multjara esploranto de la enlanda movado, devus komenti foreston de pluraj nomoj en ĉiu branĉo al kiu apartenas la menciitaj kroatoj. En la teatra fako, krom Flego, certe mankas Vida Jerman kaj Mladen Šerment, en la literatura almenaŭ Lucija Borčić. Kio pri la akademiano kaj stilisto Ivo Rotkvić? Mi povus fari longan liston de merituloj kaj eminentuloj, sed kompreneble ili ne povus enesti pro la limigita nombro de 200 personoj kaj jam anticipe akceptitaj kriterioj por kompilado. Tamen ilia foresto el la listo ĵetas ombron sur la verkon mem, kun la espero ke en iam aperontan novan eldonon ili estos aldonitaj. Verŝajne same povus komenti ĉiu esperantisto el la 41 reprezentitaj landoj. Sed ni estu paciencaj, kaj permesu, ke la aŭtoroj de Nia Diligenta Kolegaro plivastigu la rondon de niaj eminentuloj.

Analizi ĉiun unuopan biografion ne estis mia celo, sed mi supraĵe analizis nur la biografiojn de kroatoj. La biografio de Brozović nepre devus esti pli ampleksa. En la bibliografio de Ivo Lapenna mankas lia lasta libro Elektitaj tekstoj pri Internacia Juro (2017), evidente pro antaŭvidita redaktofino de lia biografio. Sed ĝenerale la prezentitaj materialoj estas sufiĉe precizaj kaj ampleksaj.

Mi devas esti reala kaj diri, ke antaŭ ni tamen troviĝas valora libro, kiu meritas nian atenton. Se ekzistas homoj, kiuj povus kompili kaj eldoni ion pli ampleksan kaj pli valoran, mi estos tuj preta gratuli al ili, ĉar kritiki arogu nur tiuj, kiuj pli kapablas en konkreta fako, kaj ne nur kapablas, sed ankaŭ efektive faras! Tamen, ni konsideru, ke enciklopedioj neniam estas finitaj verkoj. Gorecka kaj Korĵenkov klopodis fari sian plej eblon en la kadroj de nia (kaj ilia) reala situacio. Kompreneble, pli facilas kritiki, ol fari la samon! Kaj la kritiko ofte estas same individua kaj persona sento, kiel la kompilado de verkoj similaj al Nia Diligenta Kolegaro! Pli konvenus kolektive kompiladi materialojn por ampleksega enciklopedio, kiu ne limiĝus je nur 200 nomoj. Eĉ se ni sukcesus iam kompili tian verkon, ĉiam iu nomo forestus pro la evidenta malzorgo de esperantistoj pri siaj antaŭuloj. Mi mem spertis neeblon trovi eĉ minimumajn informojn pri pluraj gravuloj de nia movado, ĉar ene de Esperantujo ne funkcias sistema kolektado de informoj, kaj parencoj kaj posteuloj ofte ne ekzistas aŭ estas indiferentaj al niaj klopodoj. Ofte eĉ la aktualaj leĝoj pri protekto de personaj informoj malebligas akiron de necesaj faktoj kaj ilian publikan uzon. Do, en tia lumo Nia Diligenta Kolegaro tamen sukcesis plenumi sian mision, aŭ, pli bone dirite, transiri la unuan ŝtupon, ĉar kun granda intereso ni sekvos ĝian daŭrigon!

Josip Pleadin

Legu pli pri NDK:

Kolofono, antaŭparolo, dankpaĝo
La nomlisto
Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov: NDK sub lupeo
Povilas Jegorovas: Prezento de NDK en Vilno
Aĉetu la libron en la libroservo de UEA

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/04/ndk-8

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Ducent eminentuloj en unu volumo

  1. Leganto diras:

    Nemalhavebla libro! Ĝi estas la nova EdE, sed pli serioza ol sia anstataŭanto. Ĝi digne staru sur breto de ĉiu serioza esperantisto, apud EdE kaj EeP, kaj estu uzata kiel serioza kaj fidinda informfonto.

Respondi