Kavaliro Rob Moerbeek!

Moerbeek

La 28an de aprilo kadre de la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo okazis ceremonio, en kiu Robert “Rob” Moerbeek estis nomita kavaliro de la Ordeno de Orange-Nassau. Li ricevis ĉi tiun honoron de la Nederlanda Reĝa familio pro sia multajara laboro per kaj por Esperanto kaj por la blindula movado.

Rob Moerbeek, naskiĝinta la 1an de majo 1936, estas nederlanda filologo kaj esperantisto, kiu dum 32 jaroj laboris kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA, ĉefe kiel provleganto, bibliotekisto kaj ekspedisto. Post sia emeritiĝo (2001) li laboras en CO de UEA kiel volontulo, korektante la tekstojn en la revuo Esperanto kaj en aliaj eldonaĵoj de UEA kaj daŭre prizorgas la bibliotekon Hector Hodler. Dum multaj jaroj li estas komitatano de UEA kiel reprezentanto de la blindula asocio LIBE.

Martin Smit, la urbestro de Beverwijk, en kiu loĝas la nova Kavaliro, faris festparoladon kaj fiksis la honormedalon de la Ordeno al la jako de Rob Moerbeek.

Antaŭ ĉi tiu Reĝa distingo samideano Moerbeek ricevis kelkajn rekonojn de sia laboro ene de Esperantujo; li estas, interalie, laŭreato de la Premio Deguĉi (2001) kaj honora membro de UEA (2011) kaj de ILEI (2014).

Ni kore gratulas Rob okaze de lia kavaliriĝo kaj uzas la eblon por danki lin pro lia daŭra help(em)o al ni, laste dum nia pasintjara laboro en la biblioteko Hector Hodler, kiu (la laboro, ne la biblioteko) estus ege pli malfacila, sen lia helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Foto: Anna Striganova

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/04/moerbeek

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kavaliro Rob Moerbeek!1

  1. DIETER ROOKE diras:

    En la mondo ankorau ekzistas multaj reghoj- ni Esperantistoj klopodu akiri rekonon – kaj farighi reghaj kavaliroj !

Respondi