Internacia Kongresa Universitato kaj la scienca programo en Lisbono

UK-103Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). El 25 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj tri havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS): Landoj ĉe vojkruciĝo (Butan), La deziro konkeri la ĉielon: de Leonardo al flugrobotoj (Maurelli kaj Zhang), kaj Modernaj serĉsistemoj kaj sociaj retoj: ĉu la vojo al tutmondiĝo? (Ŝevĉenko).

La aliaj ses IKU-prelegoj traktos plej diversajn temojn kiel Tutmondiĝo de portugalaj kulturo kaj lingvo: Kien nun, kreoloj? (Barandovská), Perspektivoj por la Eŭropa Unio (Brandenburg), Eŭropa demografia kaj ekonomika dinamiko: migrantoj necesas! (Martins), Kiel la verbo doni rilatas al universala homa ago? (Planchon), La biologiaj bazoj de la mensogo (Pontes) kaj Sukcesoj kaj perspektivoj en planedo-scienco (Rossi).

Dek pliaj pli mallongaj prelegoj okazos kadre de la Scienca Kafejo (SK), en du blokoj de po 5 prelegoj kiel en Lillo. Tie la kongresanoj havos la ŝancon kleriĝi pri ankoraŭ pli diversaj temoj, i.a. La forpasinta jida lingvo kaj ties forpasinta bardo (Bronŝtejn), Popolmigrado kaj la Eŭropa dilemo (Markus), Cirkulado de hidrargo en la naturo (Raola), La angla: ĉu kreola lingvo de konkeritoj? (Stria), Ĉu heroo malvenkas? (Striganova), kaj La havaĵo pri UEA en la la Aŭstria Nacia Biblioteko (Tuider).

La resumoj de ĉiuj IKU- kaj SK-prelegoj estas legeblaj ĉe: https://uea.org/teko/iku/2018. Kiel kutime aperos la IKU-Libro kun la tekstoj de la IKU-prelegoj kaj resumoj de la Scienca Kafejo. Ĝi estos aĉetebla en la Libroservo, ĉe la prelegoj kaj eĉ dum la Movada Foiro, ĉe la IKU-tablo.

La partoprenantoj de la IKU-AIS-kursoj povos ekzameniĝi kaj ricevi AIS-atestojn, kiuj estos disdonitaj publike dum la Scienca Forumo, publika prezentaĵo de la scienca agado en Esperantujo, komuna al IKU, AIS, Internacia Scienca Asocio Intenacia (ISAE) kaj pliaj sciencaj aranĝoj. En la Scienca Forumo, jam konata de Nitra kaj Seulo, estos prezentitaj la agadoj de AIS kaj ISAE, la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (http://kaest2018.ikso.net/) okazonta en oktobro, la Premio Pirlot por la plej bonaj sciencaj verkoj, kaj la 35-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS okazonta en augusto dum la Itala Kongreso en Sanmarino (vidu SUS35 kaj Pirlot2018, respektive, en http://www.ais-sanmarino.org/).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №731.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi