La 110-jara jubileo de UEA dum Malferma Tago

Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 48a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 28an de aprilo 2018, de la 10a ĝis la 17a horo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando. Tuj poste, dimanĉe, la 29an de aprilo, ne okazos seminario pri informado, sed promeno tra Roterdamo en formo de agotago, sub gvido de la estrarano de UEA pri informado Emílio Cid.

La programo de la 48a Malferma Tago portos specialan atenton al la 110-jariĝo de UEA.

Niaj ĉefprelegantoj ĉi-foje estos:

  • la redaktoroj de la revuo “Esperanto”, Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova,
  • la Esperantisto de la Jaro 2017, Trezoro Huang Yinbao
  • la historiisto Ziko van Dijk, aŭtoro de “Historio de UEA” kaj “La Asocio”, “Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA”

Fermos la Malferman Tagon malferma diskuto kun pluraj malfermitaj estraranoj.

Por aktualigoj kaj eventualaj pluaj detaloj, bv. viziti la FB-paĝon: https://www.facebook.com/events/2033921663517138/.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.

Provizora programo por la 28a de aprilo 2018:
10:30-10:50: Libroservaj novaĵoj (Ionel Oneţ)
11:00-11:50: Montru la utilecon de Esperanto per helpo al Unesko (Trezoro Huang Yinbao)
12:00-12:50: La revuo “Esperanto” – kio ĝi estas nun, kio ĝi povas iĝi estonte? (Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova)
12:50-14:00: Paŭzo
14:00-14:50: UEA – la Asocio, kiu fondiĝis 4-foje (Ziko van Dijk)
15:00-15:50: De “Progreso” al “Impeto”: kiel estiĝis la Esperanto-eldonejo? (Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova)
16:00-17:00: 110 Jaroj UEA, Kio pri la estonto? (Malferma diskuto, kun estraranoj kaj aliaj)

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №730.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi