Printempa Semajno Internacia en fajrobrigada domo

PSI

Gaja PSI en Plauen (Foto: Rebekka Frense)

Senti sin kiel fajrobrigadist/ino – ĉirkaŭata de multaj uzaĵoj kaj ilaro de fajrobrigado, en reala malnova fajrobrigada domo, kun la ebloj eĉ uzi la malnovan glitstangon kaj eĉ porti fajroestingan ekipaĵon dum la kostuma balo?

Dum la 34a Printempa Semajno Internacia (PSI) de la Germana Esperanto-Asocio renkontiĝis ekde la 30a de marto ĝis la 6a de aprilo pli ol 100 partoprenantoj el dek landoj en la junulargastejo de la urbo Plauen, kiu situas en la malnova domo de la fajrobrigado en la centro de Plauen.

Tradicie la PSI-programo ofertas Esperanto-kursojn (por infanoj, komencantoj kaj progresintoj), prelegojn (pri diversaj temoj), sport-, muzik- kaj danc-ekzercadojn kaj diversajn manlaborgrupojn. Tiuj ofertoj okazas dum jenaj tempaj blokoj: matene antaŭ la matenmanĝo 30 minutojn, antaŭtagmeze dufoje 90 minutojn kaj post la vespermanĝo antaŭ la vespera programo 60 minutojn. La posttagmezo estas destinita por ekskursoj (plej ofte du ofertoj ĉiutage), paralele okazas la junulara programo. Vespere okazas kulturaranĝo, poste filmo kun esperantaj subtitoloj estas montrata en malgranda kinejo.

Aparte interesa en Plauen estis nokta ekskurso, kiu havis kiel temon la unuan manifestacion kontraŭ la GDR-reĝimo la 7an de oktobro 1989, pro kiu la reĝimo devis kapitulaci. Proksimume 15 mil partoprenantoj povis atingi, ke dialogo kun la urba administrantaro komenciĝis (ronda tablo). La originala, tiam ne uzata fajrobrigada veturilo kun akvokanono staras en apuda domo de la malnova fajrobrigado enkadre de malgranda ekspozicio pri tiu manifestacio de 1989.

En la ĉirkaŭaĵo de Plauen situas la du plej grandaj fervojaj brikpontoj de la mondo – la tiel nomata Elstervalponto (Elstertalbrücke), kiun eblis piede esplori dum migrado kaj poste trajne transveturi. En Plauen mem oni povis viziti la Erich-Ohser-muzeon (E. O. Plauen, karikaturisto, “Patro kaj filo”) kaj muzeon, en kiu oni montras iamajn teknikojn de brodado. La plej malproksima celo estis la Audi- kaj Horch-muzeo in Zwickau – ĝi temas pri la historio de la evoluo kaj produktado de aŭtoj en la regiono (en kiu, cetere, ankaŭ la “Trabbi” estis produktata).

Vespere okazis kostuma balo (kompreneble sub la moto “fajrobrigado”), estis belegaj koncertoj de ĴeLe (Elena Wilke el Schwedt kaj Ĵenja el Bremen kun subteno de Geomar el Kubo) kaj Kaŝi (Carsten Schnathorst el Hamburg), krome “Magia vojaĝo tra la mondo” de Zauberbühne de Christoph Frank. Oni ankaŭ povis ĝui Paskan fajron, kvizo-vesperon kaj la tradician internacian vesperon kun kontribuoj de la partoprenantoj. Dum la tuta vespero ĉiam estis trinkejo disponebla – tie oni multe ludis, trinkis kaj multe babilis kompreneble ĉefe en Esperanto.

Resume: entute denove tre sukcesa evento, kiun la PSI-teamo organizis – al la 35a PSI en la junulargastejo en Hochspeyer 2019 ni jam aliĝis.

Stefan Krieghoff
Brigitte Kranz

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/04/germanio-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi