Ĉu kunlaboro inter civilizoj aŭ milito inter ili? Pri la 11a Mezorienta Kunveno en Marakeŝo

Maroko

Junaj marokaj esperantistoj en kafejo

Ĉefe pri tio oni parolis en Marakeŝo. Marakeŝo estas la ĝusta loko por tio, ĉar ĝi, kiel la grandaj marokaj urboj, ŝajnas surface simila al Eŭropo, kaj ĉiuj, cetere, parolas la francan, sed tuj sub la surfaco oni malkovras ĝin profunde mezorienta kun prezoj, kiuj estas marĉandeblaj de 500 al 100 marokaj dirhamoj, kun muezinoj, kiuj muezinas, kun belegaj arkitekturaj ĉefverkoj kaj orientaj ĝardenoj.

Sed ni venu al la kunveno, kiun partoprenis inter 30 kaj 40 esperantistoj. La preciza nombro neniam estos konata, sed ĝi estas registrata en la patrino de ĉiuj libroj ĉe Alaho, ĉar oni ne postulis aliĝkotizojn de junaj marokanoj, kaj aliflanke partoprenis, sed ne konstante, marokaj lernantoj de Esperanto. En la centro de la programo staris du prelegoj de lokaj universitataj profesoroj, unu pri la urbo Marakeŝo mem kaj ĝia kulturo kaj la dua pri Al-Andalus. Se vi ne estas arabo vi ne povas kompreni, kion elvokas tiu nomo, el kiu fakte venas la nomo de la nuna hispana provinco Andalusia. Kiam la regno de la vandaloj (veraj donintoj de la nomo) estis anstataŭigata de arabaj regantoj, en la daŭro de kelkaj jarcentoj kreiĝis civilizo en kiu kunlaboris islamanoj, judoj kaj kristanoj. Temis pri ora epoko de la araba civilizo, el kiu multo atingis ankaŭ la barbaran tiutempan Eŭropon (oni rakontas ke eĉ la francaj trobadoroj estas malproksimaj parencoj de simila poet-maniero en Alandaluso, por ne paroli pri medicino, filozofio, ktp.). Komparoj kun la nuna mal-ora epoko estas facilaj.

Evidente tiu epoko de kunlaboro inter malsamaj civilizoj tre bone kongruas kun la idealoj de Esperanto. Tion rimarkis la fondinto de la Instituto pri Andaluzioj en Marakeŝo, kies celo estas revenigi la homojn de la tiama regiono Alandaluso al tia tolerema kunlaborado kaj vastigi la ideon al la tuta mondo. Alandaluso fakte enhavis ne nur sudan Hispanujon sed ankaŭ Marokon kaj aliajn landojn de Norda Afriko. Li kun surprizo estis malkovrinta, ke Esperanto havas similan celon kaj nun entuziasmas pri kunlaborado kun esperantistoj, volas prelegi en Lisbono, starigi laborgrupon kun esperantistoj, ktp.

La dua interesa afero estis la apero de grupo da marokaj esperantistoj kaj lernantoj de Esperanto. La junaj marokanoj estas similaj veste al eŭropanoj (krom la kaptuko de la junaj virinoj), studas en universitatoj, konas almenaŭ teorie, pro la malfacileco vojaĝi eksterlanden, la mondon kaj estas malfermitaj al novaj ideoj. Kaj Esperanto estas unu el tiuj ideoj. Kompreneble pro la ĝenerala uzo de la franca marokanoj ne sentas sin parto de la anglalingva mondo, kaj ne sentas ke ili apartenas al la parolantoj de la “internacia” lingvo de la momento. Inter ĉiuj arablingvaj landoj Maroko havas plej favorajn kondiĉojn por Esperanto. Interalie la situacio de la dulingveco en la lando kaj la agnosko de la berbera lingvo antaŭ nelonga tempo estas plia elemento, kiu igas marokanojn kompren-kapablaj pri lingvaj problemoj.

La ĉeesto de la prezidanto de la esperantista landa asocio en Senegalo, Assane Faye, estis alia interesa elemento, kiu montras, ke, se ekzistus organizita movado en Maroko, ekzistus eblecoj kunlabori ankaŭ kun sudaj esperantistoj.

Estis dum la kunveno ankaŭ aliaj prelegoj de Mireille Grosjean, Maria Butan, José Salguero, Tatjana Loskutova, Annie Grente, Eduardo Kusters kaj Frank Lappe. Estis spektaklo de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik, la jam fama La kredito prezentita en pluraj kontinentoj.

Ne mankis ekskursoj, kiuj estis interesaj, por doni al ni impreson pri la lando en la kamparo. Mi neniam vidis tiom da homoj, kiuj rajdas azenojn por iri al la vilaĝa bazaro. La ekskursoj ankaŭ donis al ni eblecon sperti la kulturajn diferencojn inter eŭropaj kaj marokaj taksiistoj. Se en Finnlando oni interkonsentas, ke la kosto de difinita veturo estas 100 eŭroj, tio signifas ke la kliento pagos 100 eŭroj
n. Se en Maroko oni interkonsentas pri 100 eŭroj, tio signifas, ke 100 eŭroj estas la komenca prezo por altiri la klienton, kiu poste estos petata pagi la veran prezon de 150 aŭ 200 laŭ la situacio de la trafiko, la longeco de la vojaĝo, la kapablo de la taksiisto kaj de la kliento negoci. La marokaj taksiistoj trovis strangaj la esperantistojn, kiuj insistis ĝis la morto pagi la interkonsentitan prezon, kaj la esperantistoj havis manieron ĝui la superecon de sia eŭropa sistemo de fiksitaj prezoj. Kiel diras islama proverbo: “Vojaĝanto: nekredanto (ĉar li devas adaptiĝi al la lokaj kutimoj)”.

Entute tre kleriga kunveno kaj plaĉa kunestado.

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/04/afriko-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi