Kiel ĉiujare Universala Esperanto-Asocio partoprenas kun entuziasmo la festadon de la Internacia Virina Tago. La Asocio notas, ke multaj virinoj de la komenco de la pasinta jarcento aktive kontribuis al la movado por homaj lingvaj rajtoj per Esperanto samtempe kun sia partopreno en la ekesto kaj kresko de la movado por virinaj rajtoj. La vojo trairita de la du movadoj estas interplektita, longa kaj impona, eĉ se ankoraŭ nekompleta.
En la kampo pli proksima al nia agado ni notas ke, laŭ esploroj de Unesko, 40% el la homoj ankoraŭ ne havas aliron al edukado en lingvo, kiun ili komprenas, kaj 617 milionoj da infanoj ne atingas minimuman kapablonivelon pri legado. En tiu grupo knabinoj estas la plej granda parto, kaj nia movado aparte zorgas pri ili, laŭeble aranĝante alfabetigajn kursojn por virinoj en lokaj lingvoj, lastatempe en Afriko. Ni intencas daŭrigi niajn agadojn en tiu kampo, ĉar ni ankaŭ opinias, ke edukitaj virinoj povas esti tre potenca faktoro por daŭripova evoluo.
Ni ne malatentas la ceterajn taskojn de la movado por virinaj rajtoj en kampoj kiel egaleco de salajroj kaj protektado de seksa sintrudado. Samtempe ni konstatas la gravecon de virinoj por la defendado de la kulturaj identecoj de popoloj malgrandaj, kaj foje ankaŭ grandaj, kiuj nuntempe troviĝas sub premo fare de tutmondigo kun detrua vizaĝo. La internacia lingvo Esperanto estas rimedo en la manoj de ĉiuj homoj, kiuj deziras alveni al situacio de dialogo inter civilizoj kaj ne de batalado inter ili. La kontribuo de virinoj al tiuj celoj estas nemalhavebla.
Okaze de la Internacia Virina Tago 2018, UEA sendis la ĉi-supran mesaĝon al Unuiĝintaj Nacioj. Pliajn detalojn pri la rilatoj UEA/UN vi trovos ĉe www.esperantoporun.org.