TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon en Strasburgo

La 1an kaj 2an de junio 2018 TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon (European Youth Event) en Strasburgo kun delegacio de preskaŭ 30 junaj esperantistoj.

Pluraj miloj da junuloj renkontiĝos dum la dutaga evento en kaj apud la Parlamentejo de Eŭropa Unio. Estos organizitaj konferencoj, plenaj sesioj kaj metiejoj, sed ankaŭ koncertoj kaj multaj aliaj neformalaj aktivaĵoj. Tie la partoprenantaj junularaj organizoj povos prezenti siajn celojn kaj aktivadojn kaj kune montri ke la onta generacio havas multajn dirindaĵojn.

La vicprezidanto de TEJO Konstanze Schönfeld (Tuŝka) partoprenis la pretigan renkontiĝon en Strasburgo kaj rakontas: “Mi kredas ke ĉi-jara evento estos tre interesa kaj vigla, pro tio ke ni festos 10 jarojn de YO!Fest kaj antaŭvidas pli ol dek mil junajn partoprenontojn. TEJO kunordigos la budejon “Laborante por pli forta Eŭropo”, organizos aktivaĵojn ene de ĝi kaj unuafoje ene de la Parlamentejo. La tuta organiza proceso kaj nia ĉeesto en Strasburgo estas unu el la plej gravaj kaj mojosaj okazoj por interkonatiĝi kun aliaj junularaj organizoj”.

TEJO jam partoprenis la antaŭajn eventojn en 2011 kaj 2014, kaj kiel oficiala partnero en 2016.

Fonto: tejo.org

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon en Strasburgo1

  1. Zlatko Tišljar diras:

    Bravo por TEJO. Ili bone eluzu tiun okazon por diskonigi sian aktivadon. Tre bone kiel ja diras la titolo de la bivakaro. Estus tre utile se ili disdonadus informojn pri la projekto kiun pagas EU “Lingva akcelilo” (lernado de mini-esperanto el 250 morfemoj pedagogie preparita por triaklasanoj cele al posta rapidigo de lernado de aliaj naciaj fremdlingvoj). La respondeculoj povas turni sin al mi.
    Zlatko Tišljar

Respondi