Revolucia APERo-12

Apero

APERo estas AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo, organizata fine de ĉiu februaro de la Moskva Esperanta Asocio MASI okaze de la propra naskiĝtago (la 24a de februaro). Ĝi estas strikte malkrokodila, tial ni nomas ĝin lingvomergiĝo. Kiu bezonas lingvomergiĝon? Ĝuste: komencantaj esperantistoj, memlernantoj, unuopuloj sen sufiĉa lingva praktiko. Kiu liveras la konvenan lingvan medion? Ĝuste: spertaj esperantistoj, kiuj senerare parolas la lingvon. Pri kio? Pri ĉio. Ja Esperanto estas normala lingvo, kaj lerni ĝin ne ĉiam signifas partopreni diversnivelajn lingvajn kursojn. Lingvaj kursoj mankas ĉe APERo, por tio ekzistas specialaj aranĝoj. Primovadaj aferoj estas maloftaj hazardaĵoj.

Pri kio do temas? Temas pri bona, agrabla tempopasigo. Sed jen embusko: por multaj esperantistoj bona tempopasigo signifas intelektajn okupojn! Tial aperas prelegoj, debatoj, intelektaj ludoj kaj aliaj saĝ(ig)aj distraĵoj. Ajnaj – kion proponas ne la organizantoj, sed la partoprenantoj. Ĝi estas via aranĝo, unuavice de la programa vidpunkto. Gastoj ĉi tie ne estas. Via tempo, via temo, vi mem organizas vian eventon, vian – kaj nian komunan – APERon. Nu – jen…

La temo de la APERo-12 estis “Revolucioj”. Ĝin elektis MASIanoj ne sen influo de la centjariĝo de la oktobra renverso (1917). Elektis, anoncis kaj forgesis. Ne eblas diri, ke tra multaj monatoj iu pensadis, kiel la temo malkovriĝos dum la renkontiĝo. Estis pli logike supozi, ke ĝi neniel malkovriĝos. Tamen okazis miraklo: laŭtemaj programeroj surprise kaj bele abundis.

Kiam venis kun siaj proponoj membro de la Akademio de Esperanto, profesoro Nikolao Gudskov, klariĝis ke la temo estas savita. Liaj brilaj profesiaj prelegoj nomiĝis tiel: “La plej granda revolucio en la historio”, “Revolucioj – sociaj kaj sciencaj”, “Esperanto kiel revolucia ideo kaj Zamenhof kiel revoluciulo”.

La socia aktivulino Irina Gorodeckaja (Novoĉerkassk) konvene kompletigis la temon per novforma sociaga trejnado “Forumo-teatro: La revolucio de civitana aktiveco”. La brava novulino, lingvoinstruistino kaj poligloto Alisa Zingerman (MEA MASI, Moskvo) okazigis prelegon “Revolucioj en lingvoedukado” kaj amuzajn lernigajn debatojn “Revolucio kontraŭ evolucio”. Aldoniĝis du prelegoj de niaj amataj APERaj bardoj Sergeo Straŝnenko (Rigo) kaj Mikaelo Povorin (Moskvo): “Revolucio de Johann Sebastian Bach” kaj “Revolucio de la skaraboj” pri The Beatles.

Serĉado de novaj (ĉu ne vere revoluciaj?) vojoj en la Rusia Esperanto-movado vigle pasis dum la trejnado de Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) “Ligoj inter Esperanto-generacioj”. Lerta gvido de spertinterŝanĝo pri diversaj aspektoj de esperantisteco fare de Ilja Gnusarjov (MEA MASI, Penza) kondukis la ardantan partoprenantaron laŭ la padoj al la revolucioj en siaj propraj mensoj. Kaj pli profunden en la homan psikon entiris la APERanojn la rolludoj de la infanpedagogoj Morgan Malié kaj Viktorija Prijmak (MEA MASI, Moskvo) “Kiel vi kondutus, se…”.

Dank’ al novaj interaktivaj metodoj malkovriĝis miraklaj aktoraj talentoj de ĉiuj. Tiu etosiga trajto reliefiĝis jam dum la Solena Malfermo, kiam interaktivajn ludojn gvidis la kantistino kaj animigantino Tatjana Orjol (Volgogrado). Konstantaj interagoj, grupa dinamiko, team-disputoj, opini-interŝanĝoj, reciprokaj konsiloj kaj psikologia subteno formis el la kutima aranĝo ne nur klerigan kaj amikan, sed nove profundan, animpenetran kaj emociplenan. Tiuj tute ne planitaj, neatenditaj trovaĵoj faris APERon-12 vere revolucia por si mem.

Laste mi mencias la amasan intelektan teamludon “Kio? Kie? Kiam?” fare de la 13-jara Pjotr Fedosov (MEA MASI) kaj la tradukistan konkurson, preparitan de Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsko), kiun je la plej supra nivelo denove senkonkurence gajnis Pjotr Fedosov… Kaj jen – ankoraŭ ja du bonegaj koncertoj de Sergeo Straŝnenko kaj Mikaelo Povorin…

El la 40 APERanoj 24 estas membroj de MEA MASI; 17 loĝas ekster Moskva regiono. La plej juna havas 13 jarojn, la plej aĝa – 75. 23 inoj kaj 17 viroj. Pliaj detaloj pri AMO kaj APERo-12 (protokoloj, priskriboj de programeroj, impresoj, voĉdonadoj k. s.) poere aperados en la vK-grupo APERo: https://vk.com/apero_ek_masi

Bonvenon al la sekva APERo – aperu mem!

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/03/ruslando-12

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi